Liĉakiva tombejo
Liĉakiva tombejo (ukraine Личаківський цвинтар, ruse Лычаковское кладбище, pole Cmentarz Łyczakowski, germane Lützenhofer Friedhof) estas fama memor-tombejo en Lvivo (Ukrainio), enlistigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Ekzistas de 1786.
Liĉakiva tombejo | |||
---|---|---|---|
koordinatoj | 49° 49′ 57″ N, 24° 3′ 22″ O (mapo)49.832524.056111111111Koordinatoj: 49° 49′ 57″ N, 24° 3′ 22″ O (mapo) | ||
| |||
Tie ĉi trovis sian lastan ripoz-lokon famaj verkistoj, pentristoj, komponistoj, kantistoj, scienculoj, metropolitoj k.a.
De 1991 la tombejo estas historia muzeo-rezervejo.
- Benedykt Dybowski - pola natursciencisto, vojaĝisto, kuracisto kaj esperantisto.
- Stefan Banach – pola matematikisto, unu el reprezentantoj de lvova skolo matematika.
- Maria Konopnicka - pola poetino de pozitivismo, romanistino, novelistino, verkisto por geinfanoj, tradukistino, gazetistino, kaj literatura kritikistino. Ŝi batalis por virinaj rajtoj, verkis esotere kaj uzis plurajn kaŝnomojn, inkluzive de Jan Sawa.
- Józef Teodorowicz - estis pola ĉefepiskopo armendevena de Katolika Armena Eklezio, teologo, politikisto, parlamentano al Leĝdona Sejmo, poste senatano de la 1-a kadenco en la Dua Pola Respubliko.
- Ivan Franko - unu el la tri kolonoj de la ukraina poezio kune kun Taras Ŝevĉenko kaj Lesja Ukrajinka, prozisto, ĵurnalisto, filozofo, tradukisto, lingvisto-scienculo, socia kaj politika aganto.
- Markijan Ŝaŝkeviĉ - la plej granda poeto de la antaŭ-ŝevĉenka periodo.
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Stanisław Nicieja, Cmentarz Łyczakowski we Lwowie w latach 1786-1986 (Liĉakiva tombejo en Lvovo en la jaroj 1786-1986), ISBN 83-04-03320-8.
- Stanisław Nicieja, Łyczaków. Dzielnica za Styksem (Łyczków. Kvartalo malantaŭ Stikso), Wrocław 1998.
- Stanisław Nicieja, Ogród snu i pamięci. Dzieje Cmentarza Łyczakowskiego we Lwowie i ludzi tam spoczywających w latach 1786-2010 Ĝardeno de sonĝo kaj memoro. Historio de la Liĉakiva tombejo kaj homoj tie ripozantaj en la jaroj 1786-2010), Opole 2010, ISBN 978-83-61915-13-3.
- Aleksander Medyński, Ilustrowany przewodnik po cmentarzu Łyczakowskim (Ilustrita gvidlibro tra la Liĉakiva tombejo), Lwów 1937.
- Julian Markowski, Cmentarz Łyczakowski w opisie „Pomnikowych rysów z cmentarzy lwowskich” Władysława W. Ciesielskiego (Liĉakiva tombejo en priskribo de "Monumentaj trajtoj de lvovaj tombejoj" de Władysław W. Ciesielski). Lwów 1890.
- Jurij Biriulow, Rzeźba lwowska od połowy XVIII wieku do 1939 roku: Od zapowiedzi klasycyzmu do awangardy (Malnova skulptarto de Lvovo de la duono de 18-a jarcento ĝis 1939: de la anonocoj de klasikismo ĝis avangardo), Warszawa: „Neriton” 2007, p. 388 ISBN 978-83-7543-009-7.
Eksteraj ligiloj
redakti- Aleksander Medyński – Ilustrowany przewodnik po cmentarzu Łyczakowskim Ilustrita gvidlibro tra Liĉakiva tombejo
- Index 2728 osób pochowanych na Łyczakowie wymienionych w książce „Cmentarz Łyczakowski we Lwowie” Stanisława Niciei Indekso de 2728 entombigitaj personoj laŭ la libro "Liĉakiva tombejo en Lvovo" de S. Nicieja
- Zdjęcia z Cmentarza Łyczakowskiego Fotoj de la tombejo
- Fotaro pri la tombejo, 208-2012 Arkivigite je 2009-02-14 per la retarkivo Wayback Machine