Markijan Ŝaŝkeviĉ

Markijan ŜAŜKEVIĈ, ukraine Маркіян Шашкевич (1811-1843) estis la plej granda poeto de la antaŭ-ŝevĉenka periodo. Li naskiĝis apud Lvivo en la familio de pastro. Lernis en seminario, frekventante samtempe klasojn en Lviva Universitato. Li pastris en kelkaj vilaĝoj. Mortis pro ftizo.

Markijan Ŝaŝkeviĉ
Persona informo
Маркіян Семенович Шашкевич
Naskiĝo 6-an de novembro 1811 (1811-11-06)
en Pidlyssia
Morto 7-an de junio 1843 (1843-06-07) (31-jaraĝa)
en Nowosiółki, Podkarpackie Voivodeship
Tombo Liĉakiva tombejo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Lviva Universitato vd
Familio
Infanoj Volodimir Ŝaŝkeviĉ vd
Profesio
Alia nomo Ruslan vd
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tombo de Markijan Ŝaŝkeviĉ, la Liĉakiva tombejo, Lvivo / Lvovo

Kun la samseminarianoj Jakiv Holovackij kaj Ivan Vahileviĉ (oni nomis ilin Rutena triopo) li fondis la rondeton de progresema junularo, kiu celis plialtigi ukrainan kulturon en Galicio, fari primokatan kaj tiam senrajtan ukrainan popolan lingvon la lingvo literatura. En 1837 en Budapeŝto aperis kreita de la triopo almanako Dnistra Niksino, kien eniris multaj verkoj de Ŝaŝkeviĉ.

La poeto la unua en Galicio deklaris la ideon de unueco de la tuta ukraina popolo, prikantis ĝian heroan pasintecon, batalon kontraŭ socia kaj nacia subpremo.

Laŭ esprimo de Ivan Franko, "nova estis la spirito de la poezio de Ŝaŝkeviĉ, freŝa kaj originala; nova estis ĝia individua, subjektiva karaktero, kiu ebligas al ni en ĉiu verko, en ĉiu verso vidi la personecon de la poeto, lian simpatian naturon kaj sinceran koron. El la versaĵoj de Ŝaŝkeviĉ ĉe ni unuafoje ekblovis la poezispirito de la XIX jarcento".

Poemojn de la poeto por la Ukraina antologio esperantigis Hnat Jakimĉuk kaj Volodimir Pacjurko.