Alfred de Vigny

franca verkisto

Alfred de VIGNY (naskiĝinta la 27-an de marto 1797 en Touraine en Loches, mortinta la 17-an de septembro 1863 en Parizo) estis franca poeto.

Alfred de Vigny
Félix Nadar 1820-1910 Alfred de Vigny.jpg
Persona informo
Alfred de Vigny
Naskiĝo 27-an de marto 1797 (1797-03-27)
en Loches
Morto 17-an de septembro 1863 (1863-09-17) (66-jara)
en rue d'Artois, 8-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Liceo Henri-IV [#]
Subskribo Alfred de Vigny
Familio
Edz(in)o Lydia Bunbury [#]
Profesio
Okupo verkistodramaturgo • poeto • romanisto • taglibro-verkisto • tradukisto [#]
Aktiva dum 1829– [#]
Verkado
Verkoj Poèmes antiques et modernes ❦
Cinq-Mars ❦
Chatterton ❦
Q3498179 ❦
Q3210611 ❦
Servitude et grandeur militaires ❦
Q3210858 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La soldato kaj poeto Vigny

VivoRedakti

En 1814 li iĝis soldato kaj forlasis la armeon en la rango de kapitano en 1827. Poste li iĝis privatulo en la franca ĉefurbo. Ekde 1845 li estis membro de la Franca Akademio kaj estis inter la unuaj poetoj kiuj volis (sub la influo de André Chénier) forlasi la sufokigajn ŝnuregojn de konvencia poeziarto. Li estis romantikismulo respektante ĉiam certajn formojn stilajn. Ja, li eĉ batalis kontraŭ la laŭpropravolema malsinbrido de multaj romantikoj paralele al la tro frosta maniero de klasikismo-adeptoj.

VerkojRedakti

Mistikismaj ekskursoj troviĝas en la poeziaĵo Éloa, ou la sœur des anges (1824). Jen liaj ĉefaj poemaj verkoj: Poëmes (1822), Poëmes antiques et modernes (1826). Jen romanoj: Cinq Mars (1826; opero de Gounod en 1877; unua historia romano de la franca literaturo sub la influo de Walter Scott), Stello, ou les consultations du docteur noir (1832, por omaĝi al la malfeliĉaj verkistoj A. Chénier, Gilbert kaj Chatterton), Servitude et grandeur militaires (1835). Liaj historiaj dramoj La maréchale d'Ancre (1831) kaj Chatterton (1835) furoris unue, sed baldaŭ forgesitis. Post la morto aperis Les destinées (1864; filozofiaj kaj enhave profundaj poemoj plenaj de pesimismo: ekz. La colère de Samson) kaj Journal d'un poète (1867). La kompleta eldono de ĉiuj verkoj estis finfarita en ok volumoj inter 1883-85 (Œuvres complètes).

En Esperanto aperisRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, S. 159-160, kio legeblas interrete tie ĉi