Johann Poppo von Greiner

Johann Poppo von GREINER (naskiĝinta la 14-an de januaro 1708 en Ilmenau, mortinta la 17-an de septembro 1772 en Vajmaro) estis supera inspektisto de Biblioteko Dukino Anna Amalia. Gravis ankaŭ lia membreco ĉe Sekreta konsilio (Vajmaro).

Tomba plakedo por Johann Poppo von Greiner en la Herder-kirko vajmara

VivoRedakti

Poppo von Greiner deĵoris biblioteke ekde 1757 ĝismorte. Ŝia dukina moŝto Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach mem priskribis lin kiel patran amikon:[1] Sekve li ankaŭ iĝis ekde 1755 por kelkaj tempo edukisto de princo Ernesto Aŭgusto Konstantino. Jam en 1748 li kunlaboris en pedagogia planfaro. Lia posteulo inspektista estis Christian Friedrich Schnauß.[2] Kiel pli poste Schnauß li anis ĉe Sekreta konsilio, kies anoj influegis politikajn decidojn.[3] Lia nobeliĝo fariĝis en la 18-a de oktobro 1763.[4]

Klassik Stiftung Weimar posedas (katalognumero KGe/00884) portreton de li kiun faris Johann Ernst Heinsius.[5]

Lia tombo troviĝis ĉe Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Vajmaro.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Vortoj dukinaj: Ich fand endlich ein(en) Freund mit aller der Freude, die man empfindet, wenn man einen Schatz gefunden hat. Wie glücklich und wie froh war ich! Mit Freuden unternehme ich, von diesen ehrwürdigen Man zu sprechen und meine Dankbarkeit gegen ihn der ganzen Welt bekannt zu machen. Er hieß Greiner, war Geheimder Rath und saß mit in dem Geheimde Conseille. [...] Dieses war der Mann, in deßen Arme ich mich warf, ich liebte ihm als meinen Vater. Anna Amalia, Autobiographisches Fragment, GSA 36/VII, 18; citite laŭ Volker Wahl: "Meine Gedanken. Autobiographische Aufzeichnung der Herzogin Anna Amalia von Sachsen-Weimar. Andenken und Grabinschrift", ĉe: Paul Raabe (eld.): Wolfenbütteler Beiträge. Aus den Schätzen der Herzog August Bibliothek, volumo 9, Wiesbaden 1994, p. 99–122. Konkrete p. 112–114.
  2. Art: "Bibliothekare", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 43-44. Konkrete p. 43.
  3. Werner Greiling, Andreas Klinger: Ernst II. von Sachsen-Gotha-Altenburg: ein Herrscher im Zeitalter der Aufklärung, Böhlau-Verlag, Weimar 2005, p. 208.
  4. https://www.archivinformationssystem.at/detail.aspx?ID=2380596
  5. Johann Poppo von Greiner