Conan la 3-a (Bretonio)

Conan la 3-a dirata la Dika (naskiĝis en 1095, mortis la 17-an de septembro 1148), filo de Alano la 4-a Fergent kaj de Ermengarde de Anĝevio (? - 1146), estis grafo de Rennes kaj duko de Bretonio de 1112 ĝis 1148.

Conan la Tria
Duko de Bretonio
Regado 1112-1148
Antaŭulo Alano la Kvara Fergent
Sekvanto Eono la Dua & Hoel la Tria
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Persona informo
Konan III
Conan III le Gros
Naskiĝo 1095
Morto la 17-an de Septembro 1148
Familio
Dinastio Q4233430 vd
Patro Alano la Kvara Fergent
Patrino Ermengarde de Anĝevio (? - 1146)
Gefratoj Brian Fitz Count • Hawise of Brittany vd
Edz(in)o Matilda FitzRoy, Duchess of Brittany vd
Infanoj Konstanca
Berta
Hoel.
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Conan la 3-a postvenis lian patron, kiu abdikis favore al li en 1112, post progresiva klerigado pri la aferoj de la duklando. Li povis ankaŭ apogi sin sur sia patrino, respektata fortkaraktera virino, kiu certigis la daŭrecon de la duka povo dum Alano la 4-a estis for en krucmilito.

Kvankam edziĝinta al Matilda, nelegitima filino de Henriko la 1-a Beauclerc, li kunigis siajn armeojn al tiuj de Ludoviko la Dika kontraŭ sia bopatro, la reĝo de Anglio. Post la morto de tiu lasta, la bataloj por la povo, kiuj okazis en Anglio kaj en Normandio certigis relativan trankvilecon al Bretonio.

Submetante siajn vasalojn, li ediktis kelkajn novajn leĝojn por la duklando, inter ili tiu neniiganta la rajton pri rompiĝoj[1] aŭ tiu limiganta la senjorajn rajtojn pri heredo. Tiuj reformoj estis eblaj dank' al la senmanka subteno de la eklezio.

En 1148, sur sia mortlito, li malagnoskis Hoelon la 3-an, ĉar li estus bastardo. Li tiam agnoskis sian nepon Conan la 4-a kiel heredanton por la kuratoreco de Eono de Porhoët, la dua edzo de sia filo Berta. La rifuzo de Hoel akcepti tiun flankigon estigis gravan heredan krizon.

Edziĝo kaj idaro redakti

De geedziĝo kun Matilda de Anglio naskiĝis tri gefiloj:

  1. Konstanca, edzino de Gotfredo la 3-a de Majeno
  2. Berta, naskiĝinta en ĉ. 1114, edzino kaj vidvino de Alano la Nigra, unua grafo de Richmond, kaj kiu reedziniĝis en 1148 al Eono de Porhoët .
  3. Hoelo la 3-a.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Rajto, kiu ebligis al la senjoroj alproprigi al si la kargon de ŝipo frakasiĝinta al la marbordoj

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti