Grafo de Richmond

Grafo de Riĉmondo, angle Earl of Richmond, estis hereda brita nobela titolo, nomata laŭ la urbo Richmond (North Yorkshire) en Yorkshire. La titolo ofte estis ligita al la duko de Bretonio. Post 1399 la dukoj de Bretonio plu uzis la titolon pretende, kvankam ne pli rekonitaj de Anglio.

Grafo de Richmond
Dinastio
Apero 1071 [#]
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de peerage of England [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La terenoj nomataj angle "Honour of Richmond" en Anglio

La titolo estis donita 11 fojojn. Tiu kiu ricevas la titolon de la reĝo, estas "1-a grafo de Richmond", liaj heredantoj poste estas "la 2-a", "la 3-a" ktp. Se la titolhavanto mortas sen heredantoj, la titolo reiras al la reĝo, kiu povas denove doni ĝin al alia ricevanto. La numerado tiam rekomenciĝas kun "la 1-a", laŭ la kutimo por britaj nobelaj titoloj. Entute do ekzistis sinsekve 11 personoj kun la titolo "1-a grafo de Richmond".

Pli poste la titolo estis rangaltigita al duko de Richmond.

Vidu ankaŭRedakti