Narendra Modi

barata politikisto kaj ĉefministro de Barato

Narendra Damodardas MODI (17-a de septembro 1950)[1][2] (guĝarate: નરેન્દ્ર દામોદરદાસ મોદી) estas barata politikisto, kiu servas kiel ĉefministro de Barato ekde la 26-a de majo 2014.

Narendra Modi
Persona informo
નરેન્દ્ર મોદી
नरेन्द्र मोदी
Naskonomo Narendrabhai Damodardas Modi
Naskiĝo 17-an de septembro 1950 (1950-09-17) (73-jaraĝa)
en Vadnagar
Religio hinduismo vd
Etno guĝaratoj • homo el Modhera vd
Lingvoj hindiaanglaguĝaratasanskritopanĝababengala vd
Loĝloko 7, Lok Kalyan Marg vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater Guĝarata Universitato • Universitato de Delhio vd
Partio Partio de la Popolo de Barato vd
Subskribo Narendra Modi
Familio
Patro Damodardas Mulchand Modi vd
Patrino Heeraben Modi vd
Edz(in)o Jashodaben Narendrabhai Modi vd
Infanoj 0
Profesio
Okupo politikistoverkisto • socia laboristo • bibliografo • partoprenanto de internacia forumo vd
Laborkampo hinda kulturo • socia ŝanĝo • politiko • guĝarata kulturo • filozofio vd
Verkado
Verkoj Exam Warriors ❦
Mann Ki Baat vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉefministro de Guĝarato

Narendra Modi estas plurjara aktivulo de Bhartiya Janata Party (trad.Partio de la Popolo de Barato) en Guĝarato kaj membro de la organizaĵo Rashtriya Swayamsevak Sangh. De la 7-a de oktobro 2001 ĝis la 22-a de majo 2014 estis ĉefa ŝtatministro en Guĝarato (unu el subŝtatoj de Barato). Lin elektis la civitanoj de Guĝarato jam trifoje kiel ĉefa ŝtatministro, en la balotoj en 2002, 2007 kaj 2012. Dum lia kadenco eksplodis kontraŭislamana tumulto dum kiu pereis de 800 ĝis 2000 personoj. Modi estis akuzata pri troa pasiveco dum la tumulto.

Ĉefministro de Barato

Post gajnita parlamenta baloto de la Partio de la Popolo de Barato en 2014 li estis nomumita nova ĉefministro de Barato. Lia registaro ekfunkciis la 26-an de majo 2014. Dum ĵurigo ĉeestis unuafoje en la historio ĉefministro de Pakistano. Narendra Modi estas la unua ĉefministro de Barato post sendependiĝo de la lando.

Interesaĵoj

Iniciatinto de la Internacia Tago de Jogo

Eksteraj ligiloj

Informfontoj

Antaŭe:14-a Ĉefministro de BaratoPoste: 
Manmohan Singh2014–nunTitulo