Balotada paradokso

Balotada paradokso (aŭ Kondorceta paradokso) estis unue notita de Markizo de Condorcet en la 18-a jarcento kaj estas situacio, kiam kolektivaj preferoj povas esti ciklaj eĉ kiam preferoj de individuaj balotantoj ne estas ciklaj.

Oni povas montri tian situacion per ekzemplo. Ni supozu, ke ni havas tri kandidatojn, A, B, C, kaj tri balotantojn. Do, oni balotas kaj ĉiu balotanto elektas kandidatojn laŭ siaj propraj preferoj:

Balotanto 1: A B C
Balotanto 2: B C A
Balotanto 3: C A B

Do, kiel vi vidas, kandidato A estas preferita al kandidato B dufoje, kandidato B estas preferita al kandidato C dufoje, kaj kandidato C estas ankaŭ dufoje preferita al kandidato A.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti