Malfermi la ĉefan menuon

Manekeno (homo)

profesio
(Alidirektita el Manekeno (modelo))
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri profesio. Por aliaj signifoj bonvolu rigardi apartigilojn manekeno kaj modelo

Manekeno [1]modelo [1] estas homo, kies profesio estas surmeti kaj prezenti al la publiko novajn kreaĵojn de la vestofasonado. Kutime oni rilatigas ĝin kun la ina sekso, tamen, en la plej ampleksa senco ĝi ampleksiĝas al viroj, adoleskantoj kaj infanoj.

EtimologioRedakti

La vorto manekeno venas el la nederlanda vorto "manneken", kiu signifas vireton kaj servis originale kiel modelo por pentristoj kaj tajloroj. La vorto manekeno signifas en Esperanto ankaŭ tiujn artefaritajn, homsimilajn pupojn, kiujn la pentristojskulptistoj uzas anstataŭ pozisto aŭ kudristoj, tajloroj, vendistoj por alĝustigi vestojn aŭ por prezenti ilin al la publiko.

Artistaj modelojRedakti

En la arto modelo estas plej ofte persono (sed ankaŭ besto aŭ objekto), kiun la artisto bildigas.

 
Arta modelo pozanta en franca pentra lernejo

PiednotojRedakti