António Agostinho NETO (naskiĝis la 17-an de septembro 1922 en Icolo e Bengo, Angolo; mortis la 10-an de septembro 1979 en Moskvo, Sovetio) estis de 1975 ĝis 1979 prezidento de Angolo, poeto kaj naciisma gvidanto.

Agostinho Neto
Persona informo
António Agostinho Neto
Naskonomo António Agostinho Neto
Naskiĝo 17-an de septembro 1922 (1922-09-17)
en Ícolo e Bengo, Portugala Angolo,  Portugalio
Morto 10-an de septembro 1979 (1979-09-10) (56-jaraĝa)
en Moskvo,  Sovetunio
Mortis per pankreata kancero vd
Tombo Luando vd
Religio Metodismokatolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Angolo vd
Alma mater Universitato de KoimbroUniversitato de Lisbono vd
Partio Movado Popola por la Liberigo de Angolo vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • kuracisto-verkisto • politika malliberulo vd
Aktiva en Casa dos Estudantes do Império vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li famiĝis en la 1940aj jaroj kiel grava membro de movado, kiu celis revivigi la tradician kulturon de Angolo, tiama kolonio de Portugalio. Li studis Medicinon en Koimbro, Portugalio. Post lia reveno la koloniaj aŭtoritatoj arestis lin pro opozicieca agado. Li sukcesis fuĝi al Maroko. De tie li gvidis la reziston kontraŭ la portugala rego en Angolo.

Li estis unu el unuaj membro de Movado Popola por Liberiĝo de Angolo (MPLA) kaj fariĝis prezidento post la sendependiĝo la 11-an de novembro 1975. Lia registaro intime ligis Angolon al Sovetio kaj aliaj komunismaj landoj. Lia posteulo kiel prezidento de Angolo kaj estro de MPLA estas José Eduardo dos Santos.

En Esperanto aperis redakti

Vidu ankaŭ redakti