Popola Respubliko Angolo

La Popola Respubliko Angolo estis mem-deklarita socialisma ŝtato (komune konata kiel "komunisma ŝtato" en Okcidento) kiu estis establita en 1975 post ĝi akiris sendependecon el Portugalio, paralele al la situacio en Mozambiko. La ĵus fondita lando ĝuis amikajn rilatojn kun Sovetunio, Kubo, kaj kompreneble la Popola Respubliko Mozambiko.[1] La lando estis regata de la Movado Popola por la Liberigo de Angolo (MPLA), kiu estis respondeca por ties adoptado de komunismo. La grupo estis helpita de Kubo kaj de Sovetunio. Opozicia grupo, konata kiel Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo (UNITA), okazigis enlandan militon kontraŭ la MPLA, kun helpo kaj de Sudafriko kaj de Usono.

En 1991, la MPLA kaj UNITA subskribis pacakordon, kiu ebligis multpartiajn elektojn en Angolo. Spite la fakton ke akraj disputoj ankoraŭ sekvis, la Popola Respubliko Angolo estis fine malmuntita en 1992, kaj iĝis la nuntempa Respubliko Angolo.

Notoj redakti