Popola Respubliko Mozambiko

La Popola Respubliko Mozambiko (portugale: República Popular de Moçambique) estis mem-deklarita komunisma reĝimo kiu daŭris de la 25a de junio 1975 ĝis la 1a de decembro 1990, kiam la lando iĝis la nuntempa Respubliko Mozambiko.

La Popola Respubliko Mozambiko estis establita tuj post la lando akiris sendependon el Portugalio en 1975 kaj la Fronto de Liberigo de Mozambiko ("Frelimo") establis unupartian ŝtaton. Ĝi estis kondukita de Samora Machel, kiu tuj devis alfronti enlandan militon kontraŭ la Mozambika Nacia Rezistado ("Renamo"), nome gerila movado dekomence financata de la Respubliko Rodezio (nuntempa Zimbabvo), sed poste anstataŭata de la Respubliko Sudafriko, kiu eltenis kaj financis la grupon.[1]

La Popola Respubliko Mozambiko ĝuis favorajn rilatojn kun la Popola Respubliko Angolo[2] kaj kun Sovetunio,[3] ambaŭ el kiuj estis komunismaj ŝtatoj tiame.[4] La Popola Respubliko Mozambiko estis ankaŭ observanto ĉe Comecon ("Konsilio por Ekonomia Interhelpo"), kiu estis ekonomia organizaĵo de komunismaj ŝtatoj.[5]

Referencoj redakti

  1. D4 Mozambique. Arkivita el la originalo je 2009-10-28. Alirita 2009-10-28.
  2. The New Communist Third World de Peter John de la Fosse Wiles
  3. Soviet Union-Mozambique
  4. Angola: Communist nations
  5. THE COUNCIL FOR MUTUAL ECONOMIC ASSISTANCE

Literaturo redakti

  • Priestland, David. (2009) The Red Flag: a History of Communism. Nov-Jorko: Grove Press. ISBN 9780802145123.