Gedő ZOMBORY [zombori] hungara reformita pastro, privojaĝa verkisto. Li naskiĝis la 30-an de novembro 1835 en Târgu Mureș (Marosvásárhely) kaj mortis en Szerencs la 17-an de septembro 1913.

Gedő Zombory
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1835 (1835-11-30)
en Târgu Mureș
Morto 17-an de septembro 1913 (1913-09-17) (77-jaraĝa)
en Szerencs
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Andor Zombory
Okupo
Okupo verkisto • kalvinana pastro • instruisto
vdr

Kariero redakti

Gedő Zombory komencis siajn studojn en sia naskiĝurbo. Post la hungara revolucio de 1848 du jarojn li studis en Székelyudvarhely, poste en Marosvásárhely kaj Koloĵvaro, kie en 1856 li finis siajn teologiajn studojn. Li estis instruisto en Nagyenyed, poste en 1858 li ekiris eksterlanden. Li frekventis plurajn universitatojn en Svislando. Li estis en Londono, Parizo, Bruselo kaj Nederlando. Post sia reveno li estis gimnazia instruisto de 1861 en Satmaro, de 1867 pastro en Megyaszó.

Libro redakti

  • Útirajzok, 1-2-a volumo (Szatmár, 1861).

Fonto redakti