Jiří Vítězslav Šamla

ĉeĥa esperantisto

Jiří Vítězslav ŠAMLA (naskiĝis la 17-an de septembro 1913, Brno - mortis en la 14-an de majo 1994 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, oficisto de radio-stacio en Brno, parolisto de Verda Stacio, filo de Marie Strejčková-Šamlová. Li estis ankaŭ poeto kaj eksperto pri citrusoj.

Jiří Vítězslav Šamla
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1913 (1913-09-17)
en Brno
Morto 14-an de majo 1994 (1994-05-14) (80-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Patrino Marie Strejčková-Šamlová
Okupo
Okupo esperantisto • poeto • ĵurnalistoverkisto • reĝisoro
vdr

Vivo redakti

Šamla fariĝis esperantisto en 1927. En tiuj jaroj li ofte parolis en esperantaj radio-disaŭdigo el Brno. Li tradukis plurajn tekstojn por disaŭdigo.

Post la milito Šamla estis kulpigita pro kunlaboro kun la okupaciantoj kaj enkarcerigita. Li ne revenis plu al la Esperanto-movado, tamen li trovis por si alian hobion. Li kultivis citrusojn, fariĝis tre aktiva membro en klubo de citrusistoj, redaktoro de ilia gazeto kaj aŭtoro de bonegaj libroj pri citruso.

Esperanto redakti

Šamla verkis broŝuron ĉeĥa-esperantan „Per poŝtmarko kaj E ekkonu la mondon", 1934. Li tradukis libretojn de operoj Vendita fianĉino (pli frue ol Tomáš Pumpr), La kiso, Sur rozoj sternite, Pola sango, teatraĵojn de Averĉenko (Forta karaktero, Silentema najbaro) kaj Bass (Forlasita), poemon Balado pri la okuloj de l' hejtisto de Jiří Wolker, verkis lernolibron Moderní učebnice mezinrodního jazyka (Moderna lernolibro(?) de la internacia lingvo). Sed li verkis ankaŭ ĉeĥlingvan poezion.

Verkoj redakti

  • Lidová učebnice Esperanta (Popola lernolibro de Esperanto, 1937)
  • Moderní učebnice mezinárodního jazyka (Moderna lernolibro de la internacia lingvo, 1936)
  • Šamlův lidový slovník esperantsko-český a česko-esperantský (1937)
  • Verda Stacio (1937, kune kun Dalibor Chalupa)

Tradukoj redakti

  • B. Polách - J. Žalman (= František Kožík): Sur rozoj sternite (1935)
  • Jiří Mahen: Lunatika“ (1934)
  • Jiří Wolker: Balado pri okuloj de l' hejtisto (1936)
  • Dalibor Chalupa: Ĉu revo aŭ fakto? (1937)
  • Eduard Bass: Forlasita (1938)
  • Arkadij Averĉenko: Forta karaktero - Silentema najbaro (1938)

Ĉeĥaj verkoj redakti

  • Veselý mikrofon (Gaja mikrofono, 1941)
  • Kouzelný vlak (Magia trajno, 1944)
  • Alfred Grünwald: Zamilovaná královna (Enamiĝinta reĝino, 14-scena opereto, kune kun Vladimír Konupka, muziko de Nikolaus Brodzsky)
  • Subtropy (Subtropikaj plantoj, 1988)
  • Stavíme skleník z lahví (Ni konstruas vitrodomon el boteloj, 1989)
  • Adresář citrusáře (Adresaro de citrusisto, 1989, 1990)
  • Citrusářův rok (La jaro de citrusisto, 1990)
  • Citrusy od A do Z (Citrusoj de A ĝis Z, 1990)

Prelegoj en Verda Stacio redakti

  • 28.6. 1932 Sv. Ježek-D. Chalupa (J.V. šamla): La nuntempa teatro kaj filmo en Ĉeĥoslovakio.
  • 26.7. 1932 Marie Strejčková-Jiří V. Šamla: La ĉeĥoslovaka industrio kaj komerco.
  • 9.8. 1932 Jiří V. Šamla: La komponisto Bedřich Smetana.
  • 20. 9. 1932 Jiří V. Šamla: Popolaj fabeloj ĉeĥoslovakaj.
  • 27.9. 1932 J.V. Šamla: Ĉeĥaj popolaj kantoj (kantis f-ino Zd.Trdá)
  • 28.10. 1932 J.V.Šamla: La signifo de la 28-a de oktobro por Ĉeĥoslovakio.
  • 13.12. 1932 Jiří V. Šamla: Ni ekmemoru la kreinton de Esperanto Dron Zamenhof
  • 16.12. 1932 Jiří V. Šamla: La slovaka popola kanto kaj muziko.
  • 6. 1. 1933 Jiří Šamla: La vintrosportaj terenoj en Ĉeĥoslovakio.
  • 30. 1. 1933 Jiří Šamla: Supervido de okazintaĵoj dum la j. 1932 en Ĉeĥoslovakio.
  • 11. 3. 1933 Jiří V. Šamla: Masaryk kaj la junularo.
  • 8. 4. 1933 Jiří V. Šamla: Jiří Mahen. (Kun legado el liaj verkoj.)
  • 15. 4. 1933 Jiří V. Šamla: La germana literaturo en Ĉeĥoslovakio. (Kun recitado.)
  • 6. 5. 1933 Jiří V. Šamla: Kio okazis nova en Ĉeĥoslovakio?
  • 6. 6. 1933 Jiří V. Šamla: M o r a v i o. Radiofilmo kompilita el dialogoj, sceno, kantoj, muziko. Daŭro: 40 minutoj. Dissendis Brno.
  • 13. 1. 1934 Jiří V.Šamla: Amo en la ĉeĥoslovaka popolkanto.
  • 27. 1. 1934 Jiří V.Šamla: 50 jaroj de fondiĝo de la Nacia teatro en Praha.
  • 5. 6. 1935 Jiří V. Šamla: Jen bruetas pinarbaroj - akvo ŝaŭmas sur rokaroj.
  • 17. 2. 1936 J. Svátek-J.V.Šamla: Jozefĉjo lernas Esperanton. I. Humora sceno por ĉeĥaj infanoj.
  • 30. 3. 1936 Svátek-Šamla: Jozefĉjo lernas esperanton. II. Ĉeĥa sceno.
  • 1. 4. 1936 Vlad. Konupka-J.V.Šamla: Gaja aprila kabaredo, elsendata el monata kunveno de Brnaj esperantistoj en salono de la sokola stadiono.
  • 3. 6. 1936 Jiří V. Šamla: Nia estonta. Radiofilma komedio el la vivo ĉirkaŭ universala kongreso de esperantistoj en futuro.