Jiří Wolker

ĉeĥa poeto kaj verkisto

Jiří WOLKER (naskiĝis la 29-an de marto 1900 en Prostějov – mortis la 3-an de januaro 1924 en Prostějov) estis ĉeĥa poeto kaj verkisto.

Jiří Wolker
Persona informo
Jiří Wolker
Naskiĝo 29-an de marto 1900 (1900-03-29)
en Prostějov
Morto 3-an de januaro 1924 (1924-01-03) (23-jaraĝa)
en Prostějov
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Prostějov vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Jiří Wolker
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • ĵurnalistodramaturgoverkisto • prozisto vd
Verkado
Verkoj Gasto en la domon ❦
Peza horo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Jiří Wolker en Prostějov
Naskiĝdomo de Jiří Wolker kun lia busto

Li estis filo de bankoficisto en Prostějov, kie li studis en gimnazio (1911-1919). Ekde 1919 li studis juron en Prago, kie li vizitadis prelegojn de František Xaver Šalda. En 1921 li fariĝis membro de moravia literatura grupo kaj en 1923 de Artisma asocio Devětsil.

En aprilo 1923 oni trovis ĉe li tuberkulozon, la 15-an de junio li forveturis al sanatorio en Tatranská Polianka, de kie li revenis tri tagojn antaŭ la morto.

Kvankam li mortis kiel 24-jara junulo, li fariĝis klasikulo de la ĉeĥa literaturo. Jam kiel infano li vidigis talenton por desegnado kaj muziko, poste por poezio kaj tradukado (el la slovena poezio). Tre lin interesis la vivo de laboristoj, la proleta poezio formas grandan parton de lia verkaro.

Li verkis du poemarojn (Gasto en la domon, Peza horo), el kiuj famigis lin pej sukcesaj poemoj Sankta monteto, Balado pri la okuloj de l‘ hejtisto, Balado pri nenaskita infano, Maro, Objektoj, Leterkesto, Humileco. El liaj modernaj fabeloj estas konataj Pri kamentubisto, Fabelo pri leterportisto, Pri milionulo ŝtelinta la sunon, Fabelo pri Jony el cirko, Pri poeto kaj librobindisto. El liaj tri dramoj (Malsanulejo, Tombo, La plej alta sinofero) nur la lasta estis enscenigita dum lia vivo. Ankaŭ kelkaj rakontoj estis trovitaj en lia postlasaĵo (Pri Francisto muzikisto, Knabo, Ilda, Servistino k.a.).

Verkaro redakti

  • Host do domu (Gasto en la domon, 1921)
  • Těžká hodina (Peza horo, 1922)
  • Tři hry (Tri dramoj, 1922)

Wolker en Esperanto redakti

  • Balado pri okuloj de hejtisto (tr. Jiří Vítězslav Šamla, 1936)
  • Balado el hospitalo. Malsanulo. (tr. Jiří Kořínek, 1979, manuskripto)
  • Balado pri nenaskita infano (Tomáš Pumpr, Ĉs. Antologio, p. 405 408)
  • Balado pri okuloj de hejtisto (tr. Jiří Kořínek, en: Vitreroj, p. 73, La Suda Stelo, 1958, 5, p. 69)
  • Epitafo (Jiří Kořínek, La Suda Stelo, 5/1958, p. 79)
  • La honto (Jiří Kořínek, Esperantista, 2, 1948, p. 12)
  • Humileco. Epitafo. Arestito. Šamla Ligilo, IV, 1936,4, s. 26
  • Kanto de falanta neĝa floko (Tomáš Pumpr – manuskripto)
  • La leterkesto (Miloš Lukáš, La Progreso XV 19331 3, Eo Servo III 1950 Praha, březen, Literatura Mondo 1932 202 Budapest)
  • Maljunulo (Rudolf Fridrich, La Progreso, XI, 1928, 1, p. 2 4)
  • Milionulo (Jiří Kořínek, manuskripto)
  • Matena kanto (Jiří Kořínek – manuskripto)
  • La Mortanto (Jiří Kořínek, La Nica Lit. Revuo 1, 1955, p. 13)
  • Ni vivas ja nur unufoje (Rudolf Hromada, Intima triptiko, p. 38 39)
  • Pri kamentubisto (Josef Kožený, Ĉs. antologio, p. 408)
  • Pri la bindisto kaj poeto (B.V. La progreso XV/1933, 3, p. 30 32 4., p. 40 41)

El la poezio de Wolker redakti

La leterkesto redakti

La leterkesto ĉe angul' de la strato
ne estas ia simpla aĵo nur.
Ĝi floras blue,
homoj ĝin traktas kun estimo kaj ŝato
kaj eĉ kun konfidenc',
de ambaŭ flankoj leterojn enmetas,
jen kun ĉagrena, kaj tie kun ĝoja senc'.
La leteroj kiel poleno brilas blanke
kaj atendas vagonarojn, ŝipojn kaj homojn,
por ke li kiel burdo kaj vent' dissemu ilin ĉiuflanke,
– kie estas la koroj,
stigmatoj,
kaŝitaj en roza ĉirkaŭflor'.
Se leter' alflugas al la kor',
kreskigas ĝi fruktojn
dolĉajn aŭ amarajn.

(esperantigis Miloš Lukáš)