Josef Kožený
ĉeĥa esperantisto
Josef KOŽENÝ (naskiĝis la 16-an de aprilo 1904 en Nymburk - mortis la 2-an de marto 1960 en Praha) estis ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de Gramatiko de Esperanto (stencilita por Set Lančov, tradukoj en Ĉeĥoslovaka antologio.
Josef Kožený | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1904 en Nymburk |
Morto | 2-an de marto 1960 (55-jaraĝa) en Prago |
Tombo | Holešovice cemetery |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Profesoro mezlerneja en Mladá Boleslav. Multaj prop. paroladoj en vasta ĉirkaŭaĵo de lia naskiĝ- kaj loĝurboj kaj trad. E-ajn publikajn paroladojn de Scherer, Ajayi, Niŝimura, ktp. Komitatano de ĈAE. Kunlaboras al Ĉeĥoslovaka antologio.
En 1932 li edziĝis al Boža Šrajerová (Revuo Esperanto 1932, p. 174)
Verkoj redakti
- Gramatiko de Esperanto (stencilita en Kutná Hora, 1952, kontrolis Stanislav Kamarýt, Tomáš Pumpr, Rudolf Hromada, stencilis Linhart Rýznar)
- Gramatiko de Esperanto (stencilita por SET Lančov, 1965)
- Pasko (manuskripto)
Tradukoj redakti
- Jan Karafiát: Lampiroj (Ĉeĥoslovaka antologio, 1935)
- Jiří Wolker: Pri kamentubisto (Ĉeĥoslovaka antologio, 1935)
- Jan Neruda: La Kruco (La Progreso, 2/1930, p. 18-19)