Linhart Rýznar

ĉeĥa esperantisto kaj instruisto

Linhart RÝZNAR (naskiĝis 5-an de novembro 1921 en Šternberk, Moravio - mortis la 9-an de junio 2009 en Sallgast, Germanio) estis ĉeĥa esperantisto, iama ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio kaj Cseh-metoda instruisto, "magiisto", honora membro de ĈEA.

Linhart Rýznar
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1921 (1921-11-05)
en Šternberk
Morto 9-an de junio 2009 (2009-06-09) (87-jaraĝa)
en Sallgast
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Jarmila Rýznarová
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Li estis unusola filo de patro Leonard, muelisto, kaj patrino Anna, dommastrino. La familio ofte transloĝiĝis. La fundamentan lernejon, kiun li tre malamis, li vizitis en Čejč, la fakan muelistan lernejon en Pardubice.

Por Kristnasko 1936 li ricevis ĉapelon kaj lernolibron de Esperanto kaj de tiu tempo li eklernis kaj ekamis Esperanton.

Parton de la dua mondmilito li travivis kiel ne bonvola laboristo dum devigas laboroj en Vöklabruk, Aŭstrio.

Li okupiĝis kiel muelisto, poste estro de grenprovizejo en agrikultura kooperativo.

Post la dua mondmilito la familio transloĝiĝis en la urbon Svitavy, kie la juna Linhart fondis sian familion (du infanoj - filino Leonarda kaj filo Jan). Tie li iniciatis fondiĝon de loka Esperanto-klubo, kies unua estro li estis, post kelka tempo li helpis fondi E-rondeton ankaŭ en la najbara urbo Polička. Li estis iniciatinto de komunaj kunvenoj de proksimaj E-rondetoj - Svitavy, Litomyšl, Polička kaj Česká Třebová. La esperantistoj de tiuj rondetoj kunvenadis dimanĉe, unufoje en monato, ĉiam en alia urbo. Oni preparis distran, amuzan programon.

En la jaro 1951 li ricevis aprobon por instrui Esperanton, kiun li multfoje poste instruis en someraj kursoj kaj tendaroj en Ĉeĥoslovakio kaj danke al uzo de Ĉe-metodo ankaŭ eksterlande (Hungario, Pollando, Germanio).

Post fondiĝo de ĈEA en 1969 li fariĝis ĝia komitatano, poste ankaŭ estrarano aŭ membro de kontrola komisiono. Dum dudek jaroj li tre zorge kaj modele plenumis funkcion de ĉefdelegito de UEA en Ĉeĥa Respubliko. Li ofte vojaĝis, informis pri ĉeĥa Esperanto-movado kaj multfoje ankaŭ kontribuai al artaj kaj distraj programoj dum Esperanto-renkontiĝoj kiel magiisto.

Krom Esperanto li havis multajn hobiojn - vojaĝado, historio, muziko, bildoj de malnovaj majstroj k.a.

Li trifoje edziĝis, lastan fojon al germana esperantistino, kun kiu li vivis en kontenta, feliĉa rilato en Sallgast, Germanio, ĝis sia morto. Inter liaj edzinoj estis ankaŭ grava ĉeĥa esperantistino Jarmila Rýznarová.Lia filino Leonarda Chaloupková estas ekde 2016 vicprezidantino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj redakti