Jarmila Rýznarová

ĉeĥa esperantisto

Jarmila RÝZNAROVÁ <nask. URBANOVÁ, edz. RYBÁČKOVÁ> (naskiĝis la 13-an de decembro 1929 - mortis la 5-an de decembro 2020) estis ĉeĥa esperantistino, estinta prezidantino de la Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice kaj de AEH, de la jaro 1970 delegatino de UEA por Pardubice kaj honora membrino de ĈEA.

Jarmila Rýznarová
Persona informo
Naskonomo Jarmila Urbanová
Naskiĝo 13-an de decembro 1929 (1929-12-13)
en Pardubice
Morto 5-an de decembro 2020 (2020-12-05) (90-jaraĝa)
en Pardubice
Mortokialo COVID-19
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Edz(in)o Linhart RýznarJosef Vaněček
Infano Lenka Angelová
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi studis en dujara komerca lernejo en Pardubice, ŝtata ekzameno pri tajpado kaj stenografio, pluraj pedagogiaj kursoj. Poste ŝi laboris kiel oficistino en pluraj entreprenoj: elektrejo, Stavoprojekt, Kovofiniš en Ledeč nad Sázavou, en direktorejo de Kniha (Libro), en presejo kiel librokontisto. Ŝiaj edzoj estis Miroslav Rybáček (patro de la filinoj Miroslava kaj Lenka), Linhart Rýznar kaj Josef Vaněček.

Multmerita aktivistino de la E-movado esperantiĝis en la jaro 1953. Esperanton ŝi lernis por trovi sian onklon en Bombajo helpe de UEA-delegito.Multajn jarojn ŝi gvidis E-kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj, aplikante Freinet-metodon, kunlabore kun la grupoj de eksterlandaj E-infanoj, aranĝis por ili multajn ekskursojn. Zorgante pri verk-heredaĵo de D-ro Stanislav Schulhof (1864-1919) ŝi verkis kaj kompilis broŝuron pri lia vivo kaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj en kelkaj eldonoj. Ankaŭ ŝi kunlaboris ĉe eldonoj de E-gvidlibroj de Pardubice. En funkcio de prezidantino de E-klubo Pardubice ŝi sukcese organizis 17 renkontiĝojn „Esperanto-tago“ kiujn ĉeestis multaj esperantistoj el la tuta respubliko. Kun sia edzo Josef Vaněček (1923-1998) kaj post lia forpaso ŝi mem kiel prezidantino, gvidis la Asocion de Handikapitaj Esperantistoj. Tiu laboro konsistis ĉefe el redaktado kaj eldonado de Informilo de AEH, el skribaj aŭ personaj kontaktoj kun la membroj kaj el preparado de seminarioj, okazantaj kutime en pensiono Espero de vilaĝo Skokovy en Bohemia paradizo. En tiuj ĉi aktivadoj ŝi daŭrigis ankoraŭ nuntempe en funkcioj de sekretariino de E-Klubo Stanislav Schulhof en Pardubice kaj de AEH.

Verkoj redakti

  • Kolekto de ludoj (1994)
  • Pardubice (2001, kun kolektivo)
  • Vivo kaj verko de D-ro Stanislav Schulhof: kuracisto – filantropo, elstara esperantisto (2004)
  • Centjara jubileo de Esperanto en Pardubice: 1909-2009 (2009)
  • 100 let esperanta v Pardubicích: 1909-2009 (2009)
  • František Vladimír Lorenc aneb jak Čech dokáže ohromit Brazilii (2014, FVL aŭ kiel Ĉeĥo kapablas mirigi Brazilon)
  • Historio de la Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj en Ĉeĥa Respubliko (2017)
  • MUDr. Stanislav Schulhof: život a dílo lékaře, filantroúa a výjimečného esperantisty (2019)
  • 110 let esperanta v Pardubicích: 1909-2019 (2019)

Artikoloj redakti

  • Esperanto en la ĉeĥa urbo Pardubice (Almanako Lorenz 2008)
  • La vivo plena de muziko (Almanako Lorenz, 2012, pri operkantistino Vlasta Urbanová)
  • Miaj travivaĵoj en la dua mondmilito – rememoroj (Almanako Lorenz, 2014)
  • Amikeco (Almanako Lorenz, 2016)
  • Mia unua vojaĝo okcidenten (Almanako Lorenz, 2018)
  • Historie rodiny Urbanů (2019, Národní kronika - Nacia Kroniko, Historio de familio Urban)
  • Život plný hudby (2019, Národní kronika – Nacia Kroniko, La vivo plena de muziko, pri operkantistino Vlasta Urbanová)

Tradukoj redakti

Fontoj redakti

  • Nacia Biblioteko en Prago
  • Esperantomuseum Wien
  • Arkivo de ĈEA
  • Národní kronika (Nacia Kroniko) – projekto de Nacia Biblioteko en Prago kolektanta rememorojn de maljunuloj por konservi ilin por venontaj generacioj
  • Enketilo de aktiva esperantisto – J. Rýznarová mem plenigis la formularon kaj priskribis sian biografion