Skokovy estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Žďár, troviĝanta proksime 2,5 km sudoriente de Žďár, en distrikto Mladá Boleslav en Mezbohemia regiono. La regiono estas nomata Bohemia Paradizo. Ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo proponas trankvilan medion kaj kvanton da promeno-liniojn, eĉ por biciklantoj. Tra la vilaĝo trafluas rivero Přední Žehrovka. Vivas ĉi tie 87 loĝantoj (2021).

Skokovy
vilaĝo
Gastejo
Oficiala nomo: Skokovy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mladá Boleslav
Administra municipo Žďár
Historia regiono Bohemio
Parto de PPR Bohemia paradizo
Montaro Jiĉina montetaro
Domoj 31 2009
Rivero Přední Žehrovka
Situo Skokovy
 - koordinatoj 50° 31′ 52″ N 15° 06′ 36″ O / 50.53111 °N, 15.11000 °O / 50.53111; 15.11000 (mapo)
Katastro 5,82 km² (582 ha) Žehrov
Loĝantaro 87 (2021)
Denseco 14,95 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 294 12
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Skokovy
Portalo pri Ĉeĥio

Skokovy situas en katastra teritorio Žehrov kun areo 5,82 km².

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186986
188086
189066
190077
191093
192173
JaroLoĝantoj
193078
195055
196153
197050
198032
199127
JaroLoĝantoj
200141
201157
202187

Vidindaĵoj en ĉirkaŭaĵo redakti

  • Kastelo Hrubá Skála
  • Burgo Valdštejn
  • Sablo-roka „urbo“
  • Bieno de Kopic
  • Ruino de burgo Trosky
  • Mezepoka burgo Kost
  • Kastelo Humprecht

Pensiono ESPERO redakti

 
Pensiono ESPERO

En la vilaĝo troviĝas pensiono ESPERO. Unu semajnon dum aprilo kaj unu semajnfinon septembre la pensiono ŝanĝiĝas je „Ĉeĥa Greziljono“ kaj ĝi iĝas provizora restadejo por esperantistoj, kiuj tie ĉi aranĝas regulajn lingvo-seminariojn kun riĉa programo: antaŭtagmeze instruado de la internacia lingvo, debataj societoj, posttagmeze promenoj kaj ekskurso, vespere amuzo, prelegoj.

Famaj loĝantoj redakti

Doktoro Josef Hradil estis fama persono en Esperantujo. Li kontribuis en Medicinan gazeton kaj kompilis Esperantan-ĉeĥan medicinan terminaron.

Eksteraj ligiloj redakti