Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo
Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo (mallongigo PPR Bohemia paradizo) estas la plej malnova protektita pejzaĝa regiono en Ĉeĥio. Proklamita ĝi estis en la jaro 1955 kaj en la jaro 2002 okazis per registara preskribo ilia disvastigo je regiono de Maloskalsko kaj Praĥovaj rokoj. Ĝi prenas teritorion kun areo ĉirkaŭ 181,5 km². Okaze de la 50-a datreveno estis al Bohemia paradizo donita statuso de Globala geoparko de UNESCO. PPR etendiĝas sur teritorioj de tri regionoj kaj kvin distriktoj – Regiono Hradec Králové (distrikto Jičín), Regiono Liberec (distriktoj Semily kaj Jablonec nad Nisou) kaj Mezbohemia regiono (distrikto Mladá Boleslav).
Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo | |
ĉeĥe: Chráněná krajinná oblast Český ráj | |
naturrezervejo | |
Praĥovaj rokoj
| |
Oficiala nomo: Chráněná krajinná oblast Český ráj | |
Mallongigo: PPR Bohemia paradizo | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Regiono Liberec, Mezbohemia regiono, Regiono Hradec Králové |
Distriktoj | 5
|
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Jiĉina montetaro, Ještěd.-kozák. montodorso, Karkonoŝa cismontaro |
Situo | Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo |
- koordinatoj | 50° 30′ 59″ N 15° 13′ 50″ O / 50.51639 °N, 15.23056 °O (mapo) |
Areo | 181,5 km² (18 150 ha) |
Proklamo | 1-a de marto 1955 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Český ráj | |
Retpaĝo: www.ceskyraj.ochranaprirody.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Administrado de PPR Bohemia paradizo havas sidejon en Turnov.
Limigo de PPR
redaktiLa protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo situas interne de pli vaste koncipita regiono de turisma regiono Bohemia paradizo kaj ĝi estas dividita en tri memsarajn partojn. La plej granda el ili estas proksimume inter Mnichovo Hradiště, Turnov kaj Sobotka (ĝi ensumigas regionon Mužský kaj Příhrazské skály, Hruboskalsko kaj ĉirkaŭaĵon de Trosky). La dua parto situas inter Turnov, Malá Skála kaj Kozákov (regiono de Maloskalsko, Suché skály kaj monto Kozákov). La tria parto estas plej malgranda kaj ĝi estas proksimume inter Jičín kaj Mladějov (ĉi tien enfalas regiono de Praĥovaj rokoj).
Et-aree protektitaj areoj
redakti- NR Apolena
- NR Bažantník
- NR Bučiny u Rakous
- NR Hruboskalsko
- NM Libunecké rašeliniště
- NM Libuňka
- NR Klokoĉaj rokoj
- NNM Kozákov
- NM Meziluží
- NR Na hranicích
- NM Na Vápenici
- NM Oborská luka
- NM Pseŭdokarsta sistemo Ondříkovice
- NR Podtrosecká údolí
- NR Praĥovaj rokoj
- NR Příhrazské skály
- NM Rybník Vražda
- NNM Suché skály
- NM Tachovský vodopád
- NM Trosky
- NR Údolí Plakánek
- NM V Dubech
- NM Vústra
- NR Žabakor
En la administrado de PPR estas ankaŭ du areoj, kiuj situas ekster la protektita regiono:
- NNM Dolomitaj kavernoj Bozkov
- NNM Strážník