Klokoĉaj rokoj (ĉeĥe: Klokočské skály) estas naturrezervejo kun registra numero 918 en Jiĉina montetaro, okcidente de municipo Klokočí en distrikto Semily en Regiono Liberec. La regionon administras APNR ĈR – regiona laborejo Liberecio. La naturrezervejo situas sur teritorio de PPR Bohemia paradizo kaj Geoparko Bohemia paradizo. Ĝi apartenas en sistemon de protektataj teritorioj NATURA-2000. Kaŭzo de la protekto estas fenomeno de grejsaj rokoj karakterizaj por regiono de PPR Bohemia paradizo kaj kiel pluaj rokurboj ĝi estas abunde turisme eluzata.

Klokoĉaj rokoj
ĉeĥe: Klokočské skály
naturrezervejo
Rokburgo Rotštejn
Oficiala nomo: Klokočské skály
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Lokigo Klokočí (k. t. Klokočí u Turnova),, Mírová pod Kozákovem (k. t. Bělá u Turnova,
Sekerkovy Loučky)
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Situo Klokoĉaj rokoj
 - koordinatoj 50° 35′ 52″ N 15° 12′ 41″ O / 50.59778 °N, 15.21139 °O / 50.59778; 15.21139 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 458 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 340 m s. m.
Areo 236,59 km² (23 659 ha)
Proklamo 13-a de junio 1985
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Klokočské skály
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Loko redakti

La naturrezervejo situas nordoriente de urbo Turnov en katastraj teritorioj de municipoj Bělá, Klokočí kaj Sekerkovy Loučky. Norde troviĝas arbara naturmemorindaĵo Podloučky, kien celas plimulto de belvidoj el randoj de rokoj, oriente municipoj Klokočí kaj Rotštejn, sude vilaĝoj Jivina kaj apudaj herbejoj kaj okcidente municipo Záholice kun kelke da kampoj. Ĝi konsistas el du rokblokoj, Betlemaj kaj Klokoĉaj rokoj kaj multe da valoj kaj ravinoj, el kiuj plej signifa estas Zelený důl. Inter la notda kaj la suda partoj de la rezervejo situas du malgrandaj municipoj Rozumov kaj Průchody. En la sudorienta parto troviĝas burgoruino Rotštejn. En diversaj rok-ravinoj kreiĝis pseŭdokarstaj kavernoj, kiuj enhavas krom interesa faŭno ankaŭ arkeologiajn trovaĵojn el bronzepoko.