Asocio de Esperantistoj Handikapuloj

(Alidirektita el AEH)
"AEH" alidirektas ĉi tien. Por dekuma nombro 174, kiu egalas al deksesuma nombro AEh, vidu la paĝon 174 (nombro).

La Asocio de Esperantistoj Handikapuloj estis fondita en la jaro 1990 kiel unusola de sia speco en Ĉeĥa respubliko kaj en la mondo fare de Josef Vaněček.

Celoj redakti

AEH sociigas sane handikapitajn civitanojn, kiuj posedas, studas aŭ volas ellerni la internacian lingvon Esperanto.

Ĝi helpas por la sinrealigo de invalidaj civitanoj kaj por la akiro de memfido pri propraj kapabloj.

Agadoj redakti

La asocio eldonas kaj ekspedas regule dum la tuta jaro gazeton Informilo kaj kvaronjare almanakon Antaŭen. La redaktoroj estas J. Rýznarová, L. Srbová kaj J. Kosnar[1].

La asocio aranĝas regulajn kursojn de Esperanto, ankaŭ korespondajn per ekstera formo, kiu respektas tempajn eblecojn de la partoprenantoj.

Ĝi organizas regulajn semajnfinajn kaj tutsemajnajn seminariojn kiel kompletigan formon de eksteraj kursoj por pliperfektigado de konversacia praktiko.

Ĝi ankaŭ ebligas rilatojn kun la homoj same handikapitaj, de la sama sorto kaj kun la samaj hobioj en ĉiuj landoj, kun la homoj sopirantaj pri amikaj rilatoj.

Referencoj redakti

  1. Informilo, Julio–Aŭgusto 2016, p. 16

Eksteraj ligiloj redakti