Marie Strejčková-Šamlová

ĉeĥa esperantisto

Marie STREJČKOVÁ-ŠAMLOVÁ (naskiĝis en la 9-a de februaro 1891 en Pohořelice - mortis la 30-an de aprilo 1970 en Brno) estis ĉeĥa esperantistino.

Marie Strejčková-Šamlová
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1891 (1891-02-09)
en Pohořelice
Morto 30-an de aprilo 1970 (1970-04-30) (79-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Jiří Vítězslav Šamla Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1927–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Esperantisto de 1927. Precipe aktiva en radio, ofte parolis en Radio-Brno, unuan fojon en aprilo 1931, de kiam Esperanto-disaŭdigoj el Brno restis oftaj sub la nomo Verda Stacio. Ŝi gvidis kurson por polico (1929-1930) en Brno.

Ŝi estis patrino de Jiří Vítězslav Šamla.

Ŝiaj prelegoj en Verda Stacio

redakti
  • 24.VI. 1931 Marie Strejčková: La Napoleona ekspozicio en Slavkov.
  • 17.4.1932 Marie Strejčková: IX-a tutsokola kongreso en Praha.
  • 31.5. 1932 Prof. Dr. H. Traub (Strejčková): Ĉeĥoslovakio, historia skizo.
  • 7.6. 1932 Dir. Antonín Humpolík (Strejčková): Ĉeĥoslovakio, geografia skizo.
  • 21.6. 1932 Prof. Dr. J. Staněk (Strejčková): La ĉeĥoslovaka literaturo. Evolua skizo.
  • 26.7. 1932 Marie Strejčková-Jiří V. Šamla: La ĉeĥoslovaka industrio kaj komerco.
  • 2.8. 1932 Božena Němcová: Avineto. Legaĵo el romano (Strejčková).
  • 13.9. 1932 Jan Welzl: Tridek jaroj en la ora nordo. Legado el samnoma libro (Strejčková).
  • 20. 3. 1933 Marie Strejčková: Internacia Esperanto-libertempejo en  Ĉeĥoslovakio.
  • 25. 3. 1933 Marie Strejčková: Jan Amos Komenský.
  • 9. 12. 1933 Marie Strejčková: La praktika uzo de Esperanto.
  • 28. 4. 1934 Marie Strejčková: Esperantaj aktualaĵoj.
  • 12. 5. 1934 Marie Strejčková: La internacia Esperanto-libertempejo en Lázně Bělohrad.
  • 15. 12. 1934 Marie Strejčková: Ni sekvu la verdan stelon.