Gubernio Viipuri

gubernio de Finnlando 1812-1944

Gubernio Viipuri (finne Viipurin lääni, svede Viborgs län) estis unu el gubernioj de Finnlando ekde 1812 ĝis la dua mondmilito. En 1812 estis ligita al Grandprinclando Finnlando, nome finna areo, kiun Svedio, al kiu Finnlando apartenis, perdis al Rusio en antaŭa jarcento. Tiuj areoj estis farita Gubernio Viipuri. La ĉefurbo de la gubernio estis Viipuri (jen finne, svede Viborg). Aliaj urboj estis Sortavala, Käkisalmi, Hamina, Kotka kaj Lappeenranta.

Gubernio Viipuri
Gubernio
Blazono
provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando

ĈefurboViborg


Fondo1812
Malfondo1944


vdr
la gubernia ĉefurbo Viipuri

Gubernio Viipuri estis la plej orienta gubernio de Finnlando. Ĝi situis sur bordoj de Finna golfo kaj Ladogo. Ankaŭ parto de Saimaa apartenis al Gubernio Viipuri. Ĝi inkludis plejparton de Finna Karelio (kun Karelia istmo) kaj plejparton de nuna provinco Kymenlaakso. Najbaraj gubernioj de gubernio Viipuri estis gubernio Uusimaa, gubernio Mikkeli kaj gubernio Kuopio. La gubernio Viipuri havis 620 838 loĝantojn en 1939, kaj ĝia areo sen marareoj estis 35 768 km². La gubernio Viipuri estis pri sia loĝantaro la plej granda gubernio de Finnlando. Finnlando perdis ĝian plejparton en Vintra milito. En Daŭriga milito ĝi estis okupita reen, sed Finnlando perdis saman areon denove. Postmilite en Finnlando restinta parto de la gubernio estis farita gubernio Kymi. Ĝia ĉefurbo estis Kotka.

Vidu ankaŭ redakti