Malfermi la ĉefan menuon
Vidaĵo de la norda haveno de la Viborga golfo​.

La Viborga golfoViipura golfo (ruse Выборгский залив, en finna: Viipurinlahti, en sveda: Viborgska viken) estas profunda golfeto nordoriente ĉe la orienta pinto de la Golfo de Finnlando en la Balta Maro. La urbo Viborg estas ĉe la pinto de la golfeto.

La golfeto estas konektita pere de la Saimaa-kanalo al la lago Saimaa en Finnlando.

En 1790 la golfeto estis batalkampo de unu el la plej grandaj ŝipbataloj en la historio, nome la Batalo de Viborga golfo kun totalo de 498 Rusaj kaj Svedaj ŝipoj.

60°35′N 28°31′E  /  60.583°N, 28.517°O / 60.583; 28.517 (Viborga golfo)