Aleksandr Iljiĉ ULJANOV, literumita ankaŭ kiel Aleksandr Ilyich Ulyanov, kaj en rusa: Алекса́ндр Ильи́ч Улья́нов (12a de Aprilo [malnovstile 31a de Marto] 1866 – 20a de Majo [malnovstile 8a de Majo] 1887)[1] estis rusa revoluciulo kaj politika aktivulo. Li estis pli aĝa frato de Vladimir Lenin, nome fondinto de Sovetunio.

Aleksandr Uljanov
Persona informo
Naskonomo Александр Ильич Ульянов
Naskiĝo 31-an de marto 1866 (1866-03-31)
en Niĵnij Novgorod
Morto 8-an de majo 1887 (1887-05-08) (21-jaraĝa)
en Ŝlisselburg,  Rusia Imperio
Mortokialo pendumo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Simbirsk Classical Gymnasium • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Familio
Patro Ilja Uljanov
Patrino Marija Aleksandrovna Blank
Frat(in)oj Vladimiro Lenino • Dmitry Ulyanov • Maria Ulyanova • Olga Ulyanova • Anna Ulyanova
Okupo
Okupo revoluciulo • studento
vdr
La familio Uljanov, 1879 (Aleksandr stare centre, Vladimir side dekstre).
Sovetunia poŝtmarko de 1962 pri la sama foto (1879).

Aleksandr studis natursciencojn kaj gradiĝis en zoologio. Estante universitata studento, li partoprenis en kontraŭleĝaj kunsidoj kaj manifestacioj, ofte disdonante propagandon kaj diskursante al studentoj kaj laboristoj. Uljanov kaj liaj kamaradoj konspiris por mortigi la caron Aleksandron la 3-an. En Marto 1887 la konspirantoj estis arestitaj kaj Uljanov kiel ideologo de la grupo kaj bombo-faranto ne estis pardonita kaj lia ekzekuto okazis la 8an de Majo en Ŝlisselburg.

Kvankam ne partoprenante de la radikalaj sintenoj de sia frato, Vladimir post la ekzekuto de Aleksandr fakte kuraĝigis siajn politikajn agadojn.

2112 Ulyanov estas asteroido, malkovrita la 13-an de julio 1972 de la rusa astronomino Tamara Miĥajlovna Smirnova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno kaj ĝia nomo honoras Aleksandr Iliĉ Uljanov.

Notoj redakti

  1. Clark, Ronald (1988). Lenin. New York U.a. p. 15.