Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)

loĝloko en Krimeo

Nauĉno (ruse Научный — scienca, ukraine Научний, krime-tatare Nauçnıy) estas urbotipa loĝloko de Baĥĉisaraja distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas en la centra parto de la Krimea duoninsulo sur la ebenaĵo de la Krimea montaro (ĉ. 600 metrojn super la mar-nivelo). Administre la loĝloko pro sia aparta statuso (ĝi estas fakte scienca loĝloko) estas regata de la Baĥĉisaraja urba konsilantaro.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Nauĉno
ruse Научный
ukraine Научний
krime-tatare Nauçnıy
Apartenas al: Baĥĉisaraja distrikto, Baĥĉisaraja municipo
Koordinatoj: 44° 44′ N, 34° 1′ O (mapo)44.72583333333334.0125Koordinatoj: 44° 44′ N, 34° 1′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~600 m
Loĝantaro: 926 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98409
Telefonkodo: +380-6554
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Nauĉno (Krimeo)
Nauĉno (Krimeo)
DMS
Nauĉno
Situo de Nauĉno sur la mapo de Krimeo
Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)
Nauĉno (Baĥĉisaraja distrikto)
DMS
Nauĉno
Situo de Nauĉno sur la mapo de la Baĥĉisaraja distrikto (la Baĥĉisaraja municipo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Nauĉno estis fondita en 1946, kiam ĉi tie estis fondita la Krimea astrofizika observatorio. En la jaro 1949 estis muntita kaj ekfunkciis la unua teleskopo. La observatorio nun apartenas al la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio kaj estas grava scienca centro.

En la loĝloko loĝas iom malpli ol 1000 homoj. En Nauĉno funkcias mezlernejo, klubo, biblioteko, infanĝardeno, loĝejo-muzeo de unu el la direktoroj de la observatorio A. Severnij.

La loĝloko estas ligita buse al Baĥĉisarajo (la voj-distanco ĉirkaŭ 25 km.) kaj Simferopolo (32 km.).

 
Vidaĵo al la loĝloko de la nord-okcidento (fone videblas la Ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro


La loĝlokoj de la Baĥĉisaraja distrikto

Urboj Baĥĉisarajo
Urbotipaj loĝlokoj KujbiŝevoNauĉnoPoŝtovo
Vilaĝoj:

AjvovojeAromatAromatnojeBogatoje UŝĉeljeBaŝtanovkaBeregovojeBelokamennojeBogatirBrjanskojeBolŝoje SadovojeGorkaGlubokij JarGolubinkaDaĉnojeDolinnojeDoroĵnojeDubrovkaFurmanovkaĤoĝa SalaĤolmovkaĴeleznodoroĵnojeKazankiKaŝtaniKoĉerginoKrasnaja ZorjaKrasnij MakKudrinoMalinovkaMaloje SadovojeMalovidnojeMaŝinoMnogoreĉjeMostovojeNagornojeNekrasovkaNiĵnjaja GolubinkaNovenkojeNovopavlovkaNovopoljeNovouljanovkaNovovasiljevkaOtradnojePesĉannojePreduŝĉelnojePlodovojePlotinnojePoljanaPrijatnoje SvidanijeProĥladnojePutilovkaRassadnojeRastuŝĉejeReĉnojeRepinoRozovojeSamoĥvalovoSĉastlivojeSevastjanovkaSinapnojeSkalistojeSokolinojeSolneĉnoseljeSuvorovoŜevĉenkovoTabaĉnojeTankovojeTenistojeTopoliTrudoljubovkaTurgenevkaUglovojeVerĥoreĉjeViktorovkaVilinoVisokojeZalesnojeZavetnojeZeljonojeZubakino

Loĝloketoj SirenStalnoje