La Oktobra Manifesto (ruse Октябрьский манифест, Манифест 17 октября), oficiale "Manifesto por Plibonigo de la Ŝtata Ordo" (Манифест об усовершенствовании государственного порядка), estas dokumento kiu utilis kiel antaŭaĵo de la Konstitucio de 1906 de la Rusia Imperio, kiu estis adoptita la postan jaron. La Manifesto estis eldonita de la caro Nikolao la 2-a (1868–1918, reganta 1894–1917), sub la influo de Sergej Vitte (1849–1915), la 30-an de Oktobro [malnovstile 17-an de Oktobro] 1905 kiel reago al la Rusa Revolucio de 1905. Nikolao energie rezistis tiujn ideojn, sed kapitulacis post sia unua elekto estri militistan diktatorecon.[1] La Granda Duko Nikolaj Nikolajeviĉ (1856–1929) minacis pafigi sin al la kapo se la caro ne akceptas la sugeston de Witte.[1] Nikolao nevole konsentis, kaj elsendis tion kio estas konata kiel Oktobra Manifesto, promesante bazajn civilajn rajtojn kaj elektitan parlamenton nome Dumao, sen kies aprobo neniu leĝo estus aprobita en Rusio en la estonteco. Laŭ siaj memoroj, Witte ne devigis la caron subskribi la Oktobran Manifeston,[2] kiu fakte estis proklamita en ĉiuj preĝejoj.[3]

Oktobra Manifesto
manifesto of Russian emperors
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 17-a de oktobro 1905
vdr
Manifestacio de la 17-a de Oktobro 1905 de Ilja Repin
(Rusa Muzeo. Sankt-Peterburgo).

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • The Memoirs Of Count Witte New York & Toronto (1921), rete.
  • Fiehn, Terry. (1996). Russia & The USSR 1905-1941. Hodder Headline Group, London. (ISBN 0-7195-5255-9).
  • Kropotkin, G. M. "The Ruling Bureaucracy and the 'New Order' of Russian Statehood After the Manifesto of 17 October 1905." Russian Studies in History 46.4 (2008): 6-33.

Eksteraj ligiloj redakti