Grafo Sergej Juljeviĉ Vitte (ruse Сергей Юльевич Витте, origine Sergius Witte) (naskiĝis la 17-an de junio[jul.]/ 29-an de junio 1849[greg.] en Tifliso, Kartvelio, tiama Rusa Imperio, mortis la 28-an de februaro[jul.]/ 13-an de marto 1915[greg.] en Petrogrado) estis influhava rusia politikisto, financa ministro de 1892-1903, poste en 1905–06 unua laŭkonstitucia ĉefministro de Rusio, kiu volis efektivigi okcident-tipan modernigon de Rusio per arbitraj metodoj.

Sergej Vitte
Persona informo
Сергей Юльевич Витте
Naskiĝo 17-an de junio 1849 (1849-06-17)
en Tbiliso
Morto 13-an de marto 1915 (1915-03-13) (65-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito • cerba kancero vd
Tombo Lazarev Cemetery vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Imperial Novorossiysk University • Odesa Universitato vd
Subskribo Sergej Vitte
Familio
Patro Julius von Witte vd
Patrino Yekaterina Fadeyeva vd
Infanoj Véra Narischkine-Witte vd
Profesio
Okupo politikistoŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
portreto de Ilja Repin pri Vitte

Li naskiĝis en origine nederland-devena familio de baltaj germanoj, lia patro Julius Witte direktis la agrikulturan sekcion de la kaŭkaza guberniestra ofico. Vitte studis matematikon en la Universitato de Novorossijsk, poste iĝis oficisto ĉe la fervojo. Li respondecis dum la rusa-turka milito (1877–78) pri trajnoj provizantaj la fronton. Li kiel gvidanto foriĝis de la ĝistiama burokrata pensmaniero: li dungis minoritatojn kaj eĉ judojn, en la laboro uzis statistikajn metodojn por plibonigi financan staton de la fervojo.

Vitte laboris ekde 1889 en la fervoja sekcio de la financa ministerio kaj li estis nomumita en februaro de 1892 al trafika ministro, en aŭgusto jam al financa ministro. En lia unua buĝeto (1893), li celis instigon de la entreprenoj tiel ekonomian evoluon de la Rusa Imperio. Li traorganizis la Ŝtatan Bankon kaj donis kapitalfontojn al la industrio, ŝipteruraj entreprenoj, establigo de ŝipadaj kaj inĝenieradaj altlernejoj; ŝparkasoj. Li reformis la leĝojn pri la firmaoj kaj igis konvertebla la rublon. Li akiris grandsumajn kreditojn por financado de la rusa industrio.

Li instigis komencon de konstruado de la transsiberia fervojo. Tio ekis en 1891 kaj celis ne nur evoluigon de la foraj regionoj sed formi ponton inter Okcident-Eŭropo kaj orienta Azio. Tio funkciis ĝis la jarcent-turniĝo, kiam pro la internaciaj malcertaĵoj (bura, hispana-usona milito, boksera ribelo) malpliiĝis la enfluo de kreditoj kaj la kapitalo.

Li estis abdikita en aŭgusto de 1903 pro premo de la grandbienuloj kaj nefido de Nikolao la 2-a. Tiam li ricevis la ceremonian postenon kiel prezidanto de la Ministrara Komisiono.

Li ĉiam protestis kontraŭ la orient-azia koloniigo, sed oni nomumis lin en julio de 1905 plenpova komisiito de Rusio por la pactraktadoj kun Japanio. Li sukcese akiris avantaĝajn kondiĉojn kaj pro tio li ricevis la rangon grafo.

Kvankam li ne ŝatis la konstituciecon, li instigis Nikolaon la 2-an eldoni la tiel nomatan oktobran manifeston (aŭtuno de 1905) kaj en tio mencii enkondukon de la burĝaj liberecaj rajtoj. La caro Nikolao la 1-an de novembro nomumis lin ĉefministro. La registaro cedis en kelkaj temoj (elekta leĝo), sed samtempe perforte finigis la soldatajn ribelojn kaj agadojn de la petrograda laborsoveto. Pro la perdo de la milito kontraŭ japanio, la lando staris antaŭ financa kolapso, sed Vitte en 1906 interkonsentis pri stabiliga kredito.

Spite al ĉio, li perdis fidon de la caro kaj demisiis la 29-an de aprilo 1906. Poste li ne plu efikis je la rusa politiko.

Literaturo redakti

  • Sergej Juljeviĉ Vitte: The Memoirs of Count Witte (angle), eldonita de Sidney Harcave, 1990