Atako je banko de Tbiliso

La Atako je banko de Tbilisi (tiam Tiflis) estis politike motivita rabago la 26-an de junio 1907, kiu estis grava afero en la frua historio de la bolŝevika frakcio de la Socialdemokrata Partio de Rusio.

Dum la brutala prirabo mortis ĉ. 40 personoj kaj altiris siatempe internacian atenton. El hodiaŭa vidpunkto, tio estis grava unua „politika ago“ en kariero de la juna Josef Stalin, kiu tiutempe portis la nomon Josef Visarionoviĉ Ĝugaŝvili.

Eventoj redakti

Antaŭhistorio redakti

Ĉar post la revolucio de 1905 malpliiĝis emo de intelektuloj doni monon al ekstremuloj, bolŝevikoj urĝe bezonis monon per ĉiuj metodoj por financi la batalon kontraŭ la caro. Krom leĝaj heredaĵoj, donacoj, ekzistis neleĝaj metodoj kiel rabagado.

La bankan prirabon en Tiflis verŝajne inspiris, aprobis Lenin, gvidanto de la bolŝevika grupo ene de la rusa socialdemokratoj. Post kiam Stalin partoprenis en majo de 1907 en konferenco de la rusaj socialdemokratoj en Londono, ĉe kiu la menŝevika frakcio akceptigis rezolucion, kiu kondamnis la prirabojn de bankoj kiel metodon de la politika batalo.

La 26-an de junio 1907 redakti

La atakonta banko estis filialo de la rusa ŝtata banko. Matene de tiu tago je 10:30, Stalin kaj lia grupo de ĉ. 20 homoj komencis ataki la du kirasitajn aŭtomobilojn kaj la akompanantajn kozakojn. La atako okazis per granedoj, pro kio la tirĉevaloj, akompanaj, gardantaj personoj mortis, entute 40 homoj, dum 90 pluaj vundiĝis.

La prirabo okazis dum 3 minutoj kaj oni predis ĉ. unu milionon da rubloj. Tiu sumo egalis al unujara apanaĝo de caro Nikolao la 2-a.

Postaj eventoj redakti

Tovariŝ Kamo kontrabandis la monon tra la finna limo, kie li transdonis ĝin al Lenin. La bolŝevikoj financis el la mono siajn agadojn.

La rabago plu fortigis la disiĝon de la du flugiloj de la socialdemokrata partio kaj memstariĝon de la du fortaj frakcioj.

Pri la rabo sciigis la internacia gazetaro inter ili la The Times la 27-an kaj 29-an de junio.