Nikolaj Gavriloviĉ Ĉerniŝevskij

rusa literatura kaj socia kritikisto, ĵurnalisto, romanisto, demokrata politikisto, kaj socialista filozofo

Nikolaj Gavriloviĉ ĈERNIŜEVSKIJ (ruse Николай Гаврилович Чернышевский; IPA: [nʲɪkɐˈlaj ɡɐˈvrʲiləvʲit͡ɕ t͡ɕɪrnɨˈʂɛfskʲɪj] (la 12-an de julio[jul.]/ 24-an de julio 1828[greg.] – la 17-an de oktobro[jul.]/ 29-an de oktobro 1889[greg.]), estis rusa literatura kaj socia kritikisto, ĵurnalisto, romanisto, demokrata politikisto, kaj socialista filozofo, ofte identigata kiel utopia socialisto kaj grava teoriulo de rusa nihilismo. Li estis dominanta intelektula figuro de la revolucia demokrata movado de la 1860-aj jaroj en Rusio kaj pasigis jarojn en ekzilo en Siberio. Li estis alte laŭdita de Karl Marx, Georgij Pleĥanov kaj Vladimir Lenin.

Nikolaj Gavriloviĉ Ĉerniŝevskij
Persona informo
Николай Гаврилович Чернышевский
Naskiĝo 12-an de julio 1828 (1828-07-12)
en Saratov,  Rusia Imperio
Morto 17-an de oktobro 1889 (1889-10-17) (61-jaraĝa)
en Saratov,  Rusia Imperio
Mortis per apopleksio vd
Tombo Voskresenskoye cemetery of Saratov vd
Religio ateismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato vd
Subskribo Nikolaj Gavriloviĉ Ĉerniŝevskij
Familio
Infanoj Q110146550 vd
Profesio
Okupo filozofoĵurnalisto • romanisto • verkisto • literaturkritikisto • ekonomikistopublikigisto vd
Laborkampo literaturo • opinia ĵurnalismo • literatura kritikofilozofioutopia socialismo vd
Verkado
Verkoj Kion faru? vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis inspirita per la verkoj de Hegel, Ludwig Feuerbach kaj Charles Fourier kaj partikulare per la verkoj de Vissarion Belinskij kaj de Aleksander Herzen. Post gradiĝi en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1850, li instruis literaturon en gimnazio en Saratovo. El 1853 ĝis 1862, li loĝis en Sankt-Peterburgo, kaj iĝis ĉefredaktoro de la gazeto Sovremennik (“La nuntempulo”), en kiu li publikigis siajn ĉefajn literaturajn recenzojn kaj eseojn pri filozofio.

En 1862, li estis arestita kaj enfermita en la Petropaŭla fortikaĵo, kie li verkis sian faman romanon Kion fari'? (ruse Что делать?). Tiu romano estis inspiro por multaj postaj rusaj revoluciuloj, kiuj klopodis imiti la heroon de la romano Raĥmetov, sin dediĉinta al la revolucio, asketa en sia kutimaro kaj senkompate disciplinita, ĝis la punkto dormi sur lito plena je nadloj kaj manĝi nur krudan viandon por ekhavi forton por la revolucio. Inter tiuj kiuj referencis la romanon estas Lenin, kiu verkis politikan broŝuron samtitolan.

Bibliografio redakti

  • Paperno, Irina, Chernyshevsky and the Age of Realism: A Study in the Semiotics of Behavior. Stanford: Stanford University Press, 1988.
  • Pereira, N.G.O., The Thought and Teachings of N.G. Černyševskij. The Hague: Mouton, 1975.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti