Georgij Pleĥanov

rusa marksisma teoriisto (1856–1918)

Georgij Valentinoviĉ Pleĥanov (ruse Георгий Валентинович Плеханов; naskiĝis la 29-an de novembro[jul.]/ 11-an de decembro 1856[greg.] en Gudalovka, Rusio, mortis la 30-an de majo 1918 en Terijoki, Finnlando (nun Zelenogorsk, Rusio)) estis marksisma teoriulo. Li ekis kaj gvidis en Rusio la marksisman movadon.

Georgij Pleĥanov
Persona informo
Aliaj nomoj Н. Бельтов • А. Волгин • С. Ушаков • Н. Андреевич • Н. Каменский • А. Кирсанов • Н. Валентинов • Утис • Симплициссимус • Д. Кузнецов • Г. Б. • П. Бочаров • A. Volgin
Naskiĝo 29-an de novembro 1856 (1856-11-29)
en Gudalovka
Morto 30-an de majo 1918 (1918-05-30) (61-jaraĝa)
en Zelenogorsk
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Literatorskie mostki
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRusio
Okupo
Okupo filozofopolitikistoĵurnalistoverkistohistoriistosociologoekonomikisto • arthistoriisto
Verkoj Anarchism and Socialism
vdr

Li naskiĝis en etnobela familio. En 1873, li eklernis en soldatlernejo de Sankt-Peterburgo, sed baldaŭ plustudis en minista altlernejo. En la dua studjaro, li ĉesis la studadon kaj dediĉis sian vivon tute al la narodnika revolucia agado. Kvankam la celo de la narodnikoj estis kreo de kamparana socialisma socio, la juna Pleĥanov kontaktis ĉefe urbajn laboristojn. Post kiam li iĝis en 1877 gvidanto de la narodnika Zemlja i Volja (Tero kaj Libereco), li ekis neleĝan politikan agitadon. La grupo Zemlja i Volja pli kaj pli uzis terorismajn metodojn. Pleĥanov en 1879 eksiĝis kun siaj sekvantoj kaj fondis la kontraŭterorisman grupon Ĉornij Peredj (Nigra Redivido) en 1879, kiu volis revolucian amasagitadon. Tiu grupo ne estis longviva.

Pleĥanov fuĝis en 1880 al Svislando por eviti la areston kaj ne revenis ĝis 1917 en Rusion.

Li plenigis la grandan parton de la elmigraj jaroj en Ĝenevo. Li fondis en 1883 kun siaj amikoj la unuan rusan marksisman revolucian organizon (Liberigo de la Laboro). En liaj du gravaj verkoj (Socialismo kaj politika batalo; 1883 kaj en Niaj malakordoj; 1885), li atakis senkompate, neniige la ideojn de la narodnikoj kaj metis bazojn de la rusa marksisma ideologio. Laŭ liaj opinioj, en la tiama Rusio ekis kapitalisma evoluo, kiu transformas la socian strukturon kaj kreas la antaŭkondiĉojn por renverŝi la caran diktaturon kaj establi burĝan, demokratian sistemon. La marksistoj havas la devon – laŭ li - organizi la industriajn laboristojn kontraŭ la cara arbitreco. Post kolapso de la cara sistemo, la kapitalisma evoluo multobligus la nombron de la proletoj kaj fine la proletoj – sub gvido de socialdemokrata partio – liberigus sin per socialisma revolucio. Tiu ideo pri la dutakta revolucia proceso karakterizis dum jardekoj taktikajn kaj strategiajn pensojn de la rusaj maksistoj.

En dek jaroj, Post apero de la Socialismo kaj politika batalo, grupo de Pleĥanov aperigis multajn socialismajn eldonaĵon, sed inter la marksistoj kaj rusa laborista klaso ne estiĝis strikta kontakto, rilato.

Meze de la 1890-aj jaroj – pro la kontraŭregistara agado – ili havis multajn sekvantojn, inter ili eĉ Lenin. La intelektulaj revoluciuloj konstruis kontaktojn al la fabrikaj laboristoj, Pleĥanov kaj liaj sekvantoj aliĝis al tiuj grupoj. Pinto de ties agado estis la fondo de la Rusia Socialdemokrata Laborpartio en 1898.

Pleĥanov daŭrigis sian diskuton kun la narodnikoj en la 1890-aj jaroj. Tiutempe verkis li la „Al problemo de evoluo de la monisma historia koncepto". En siaj verkoj post 1898, li defendis la ortodoksan marksisman koncepton (kontraŭe al t.n. reviziismo de la germana socialdemokrata Eduard Bernstein). Zur Frage der Entwicklung der monistischen Geschichtsauffassung.

Tiujn kampanjon li faris en interlaboro kun Lenin kaj aliaj. Lenin kaj aliaj revoluciuloj aperigis en 1900 la marksisman gazeton Iskra (Fajrero). En 1903 povis okazi la dua kongreso de la Rusia Socialdemokrata Laborpartio, sed la partoprenantojn disigis la diskuto pri la partio, tiel estiĝis la bolŝevika kaj menŝevika frakcioj. Pleĥanov komence apogis Leninon, sed baldaŭ aliĝis al la menŝevikoj kaj atakis Leninon. Dum sia posta politika agado – ĉefe inter 1906 kaj 1914 – agadis li por la reunigo de la partio, sed sensukcese.

Pleĥanov, kiel influa membro de la 2-a Internacio, reprezentis „defetisman” vidpunkton dum la rusa-japana milito de 1904-1905. Li apogis la ententon dum la unua mondmilito, ĉar li havis la konvinkon, ke venko de la germana militarismo estus fina malvenko je la internacia laborisma movado.

En la revolucio de 1905 fiaskis lia teorio pri la dutakta revolucio. La burĝaro ne kondutis tiel, kiel Pleĥanov atendis. Kvankam li rigardis malgrava la rolon de la kamparanoj, ili iĝis grava revolucia forto. Spite al tiuj spertoj, li ne ŝanĝis siajn vidpunktojn. Lia efiko malgraviĝis inter la du revolucioj.

Pleĥanov bonvenigis en 1917 la februaran revolucion, kiel la longe atenditan burĝan revolucion. Li revenis al Rusio kaj instigis Rusion batali ĝis la fina venko en la unua mondmilito. Li pretendis, ke la kamparanoj kaj laboristoj preferu la nacian defendon al la politikaj postuloj. Kvankam li kritikis la provizoran registaron, sed apogis ĝin en la gravaj aferoj.

Ĉar li kontraŭis la bolŝevikan enpotenciĝon, la fervoraj ruĝ-gvardianoj insultis lin kiel „malamikon de la popolo”. Li mortis en elmigrado.

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti