Blanka movado
Blanka movado (ruse Бе́лое движе́ние, ankaŭ Белое дело „blanka afero“ aŭ Белая идея „blanka ideo“) estas nomo donata al la parto de la rusa popolo, kiu ne akceptis la ekregadon de la bolŝevikoj kaj kontraŭstaris la novan registaron dum la enlanda milito en Rusio. Subtenantoj de la caro Nikolao la 2-a aŭ de la Rusia Konstitucia Asembleo, la anoj de la Blanka armeo bataladis kontraŭ la Ruĝa armeo kaj la "verdaj armeoj" (grupoj da kamparanoj luktantaj kontraŭ la du armeoj). La Blanka movado unuigis en si la diversajn blankajn armeojn, kiuj neniam formis unu unuecan armeon, krom aliajn sektorojn kiuj ne estis propre armeaj, nome ekleziaj instancoj de ortodoksismo, kamparanaj movadoj, monarkiistoj, eksterlandaj apogantoj, banditoj ktp.
Blanka movado | ||
---|---|---|
politika grupo | ||
Komenco | 1917 vd | |
Fino | 1922 vd | |
Antaŭe | Rusa Gvardio vd | |
Poste | Blanka elmigrado vd | |
Lando(j) | Rusia Imperio vd | |
Ideologio |
antikomunismo • kontraŭ-Sovetiismo | |
Moto | За Великую, Единую и Недѣлимую Россію! | |
Tiujn kontraŭrevoluciulojn gvidis malnovaj ĉefoj de la imperia armeo: Anton Denikin, Pjotr Vrangel kaj aliaj. Ili ricevis helpon de britaj, francaj kaj usonaj trupoj por lukti kontraŭ la militkomunismo. Rusio estis jam malfortigita pro la unua mondmilito; la enlanda milito (inter aliaj konfliktoj: kamparaj ribeloj, naciismoj, militoj kontraŭ la aliaj socialistaj partioj) kaŭzis inter 8 kaj 10 milionojn da mortoj.
La alianco de la blankaj armeoj kaj aliaj blankmovadaj sektoroj estis malbone kunordigita, kaj malmulte subtenita ĝenerale de la popolo, ĉar grandparte la movado apogis sin sur alt- ĝis mez-klasaj tavoloj. Plejparte pro tio la Blanka movado malvenkis kaj ekziliĝis al Eŭropo, ĉefe al Francio.
La gvidantoj de la Blanka movado estis por redono de la konfiskitaj agroj, teritoria integreco de Rusio, protekto de la rusa ŝtato, novaj elektoj, demokratiigo de la lando, lernodevo, komercada libereco, rekono de aŭtonomiaj klopodoj de multaj popoloj (moto "Por Granda, Unuiĝinta kaj Nedividebla Rusio"). La gvidantaj ideologoj estis Pjotr Struve aŭ Vasilij Ŝulgin, kiuj provis unuigi la interesojn de la komandantoj de la movado, sensukcese.
Kelkaj aparte konataj movadanoj
redakti- Miĥail Vasilieviĉ Aleksejev
- Stanisław Bułak-Bałachowicz
- Pavel Bermondt-Avalov
- Andrej Ŝkuro (Андрей/Андрій Шкуро)
- Anton Denikin
- Miĥail Drozdovski
- Miĥail Diteriĥs (Михаил Дитерихс)
- Aleksandr Dutov
- Ivan Iline
- Nikolaj Judeniĉ
- Aleksej Maksimoviĉ Kaledin
- Vladimir Kappel
- Aleksandr Kolĉak
- Lavr Kornilov
- Piotr Nikolajeviĉ Krasnov
- Aleksandr Kutjepov
- Viaĉeslav Naumenko
- Sergej Markov
- Vladimir Maj-Majevskij
- Jevgenij Miller
- Viktor Pokrovskij
- Grigori Semenov
- Barono Roman Ungern von Sternberg
- Ariadna Tyrkova-Williams
- Pjotr Vrangel