Finna Enlanda Milito

La Finna Enlanda Milito (finne Suomen sisällissota) estis armita konflikto, kiu skuis la ĵus antaŭe sendependiĝintan ŝtaton Finnlando inter la 27-a de januaro kaj la 5-a de majo 1918. Fono de la enlanda milito estis amasiĝintaj sociaj konfliktoj, sed ankaŭ la efikoj de la revoluciaj eventoj en la Rusia Imperio, al kiu Finnlando dum la antaŭa jarcento apartenis kiel aŭtonoma grandprinclando. La abdiko de la rusia caro kaj laŭtitole finna grandprinco faligis Finnlandon en konstitucian krizon, en kiu la publika ordo pli kaj pli disfalis. Krizo pri la havigo de nutraĵoj sekve de la Unua Mondmilito kun la polemika propagando de la rusiaj bolŝevistoj en Finnlando kaŭzis radikaligon kaj armigon de la laborista movado.

Finna Enlanda Milito
La antaŭdecida batalo de la Finna Enlanda Milito furioze disvolviĝis en la urbo Tampere, kiu dum la milito estis grandparte detruita
interna milito
Daŭro: 27-a de januaro - 15-a de majo 1918
Loko: Finnlando
Rezulto: Blanka Venko.
Rusio retiriĝas sin armee de Finnlando.
Germana hegemonio ĝis decembro de 1918.
Profunda breĉo inter la finnoj, kiu fermus sin iom post iom.
Flankoj
Blanka Gvardio
Germana Imperiestra Regno
Ruĝa Gvardio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Komandantoj
Carl Gustaf Emil Mannerheim Ali Aaltonen
Eero Haapalainen
Eino Rahja
Kullervo Manner
vdr

Tiu evoluo fine de januaro 1918 rezultiĝis en provo de socialisma puĉo. Per revolucio en la sudo de Finnlando stariĝis ŝtato gvidita de la socialisma laboristaro — Finnlanda Socialisma Laborista Respubliko, sub gvido de Otto Kuusinen. Samtempe la nordon de la lando tenis la demokratiemaj, sed nekomunismaj burĝaj fortoj. Post kiam la burĝa finna „blanka armeo“ gvide de Carl Gustaf Emil Mannerheim pli bone ol la finna „ruĝa armeo“ sukcesis eduki siajn soldatojn pri batalado, ĝi meze de marto komencis ataki la sudan, revolucian ŝtaton kaj post severaj bataloj konkeris la urbon Tampere.

Samtempe armeaj unuoj el la Germana Regno, kiuj venis helpi al la finna blanka armeo, konkeris pli kaj pli da teritorio en la finnlanda sudo. Post la konkero de Viipuri fine de aprilo, komence de majo la lastaj socialismaj ribelantoj rezignaciis kaj fordonis siajn armilojn.

Ambaŭ armeoj dum la enlanda milito plenumis politike motivigitajn kruelaĵojn (8,3 mil personoj estis mortpunitaj de ambaŭ flankoj) kaj aldone post la fino de la milito tragike mortis ĉ. 12 mil malliberigitaj en koncentrejoj socialismaj ribelantoj, pro malsato kaj epidemiaj malsanoj[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Вихавайнен Т. Экономика и общество Финляндии военного времени // Зимняя война 1939—1940. Книга первая. Политическая история. М. 1998. с.203