Aleksandr Kerenskij

Aleksandr Fedorovich Kerensky.jpg

Aleksandr Fjodoroviĉ KERENSKIJ (ruse: Алекса́ндр Фёдорович Ке́ренский; naskiĝis la 2-an de majo 1881 en Simbirsk, Rusio - mortis la 11-an de junio 1970 en Novjorko, Usono), estis rusa politikisto de la Partio de la Socialrevolucioj ("eseroj"). Post februara revolucio iĝis gvidanto de la Portempa Registaro de Rusio inter julio kaj oktobro de 1917, forigita de bolŝevika puĉo.

Enhavo

VivoRedakti

Filo de Fiodor Kerenskij, direktoro de gimnazio en Simbirsk. Li studis juron en Petrogrado kaj diplomiĝis en 1904 kaj sekvajare aliĝis al la Partio de la Socialrevolucioj.

Li iĝis fama advokato, kiu defendis revoluciulojn akuzitajn pro politika krimagado. Li iĝis ano de la kvara Ŝtata Dumao en 1912 kiel reprezentanto de la "trudovikoj" (etburĝaj demokratoj, "laboruloj"). En la sekvaj kvin jaroj, li estis elstara oratoro kaj dinamika politikisto.

Kerenskij apogis partoprenon de Rusio en la Unua mondmilito, sed baldaŭ seniluziiĝis kaj en februaro de 1917 jam apogis abolicion de la monarĥio.

Li iĝis vic-prezidanto de la Laboristaj kaj Soldataj komisiitoj kaj justicministro de la Provizora Registaro. Ĉar li estis la sola homo, kiu partopreni en gvidantaro de ambaŭ organizoj, li havis la taskon preni la kontakton inter ili. Al la nomo de Kerenskij estas ligita la enkonduko de la bazaj burĝaj liberecaj rajtoj kiel la parol-, gazet- kaj ariĝ-rajtoj, lka ĝenerala elekta juro, la egalrajteco de la virinoj. Li iĝis la plej konata kaj populara politikisto el inter la tiamaj politikistoj.

De marto 1917 oficiale revenis al Socialista Revolucia Partio fariĝante unu el ĉefgvidantoj. En majo de 1917, oni publikigis la militajn celojn de Rusio – kun interkonsento de Kerenskij – kaj tio kaŭzis publikan indignon, kelkaj ministroj devis eĉ demisii. En la transformita registaro, Kerenskij havis gravan rolon: li tute direktis la terarmeon kaj mararmeon. Li ellaboris planon de la nova ofensivo kaj vizitis la fronton, entuziasmigis la demoralizitajn rusajn trupojn per paroloj por defendo de la revolucio. Tiuj paroloj ne havis efikon kaj la junia ofensivo tute fiaskis (Brusilov-ofensivo).

Kerenskij ne ligis sin al iu ajn politika forto, ideo kaj akiris kredantojn per la oratoraj paroloj. Tiuj helpis lin ricevi la postenon de ĉefministro. Kiel ĉefministro li klopodis pri pacigo de la diversaj politikaj fortoj, sed kiam li forigis la armean gvidanton generalo Lavr G. Kornilov kaj prenis la pozicion por si, li akiris multajn malamikojn inter la moderemaj parlamentanoj kaj oficiroj. Ĉar li evidente klopodis al diktatoreco, li perdis fidon de maldektsraj partioj pro neplenumo de la radikalaj socialaj kaj ekonomiaj programoj.

Li estis membro de fondita en 1916 en Petrogrado Amik-Rondo de Sendependeco de Pollando.

Post la bolŝevika enpotenciĝo en oktobro lia registaro falis, Kerenskij fuĝis al la fronto al Pskovo. Post malsukcesa provo de rekonkero de Petrogrado helpe de kozaka korpuso de Pjotr Krasnov, la 14-an de novembro 1917 fuĝis apud Don. En demokratiaj balotoj al Rusia Konstitucia Asembleo novembre 1917 elektiĝis parlamentano el esera listo de Saratov. Li kaŝe vagadis tra la lando ĝis majo de 1918 kaj poste elmigris al Francio. En 1940 elmigris al Usono, kie prelegis en universitatoj kaj partoprenis kontraŭsovetan agadon de la Blanka movado. En la jaroj 1922-32 estis redaktoro de la gazeto "Tagoj". Fine de sia vivo provis sensukcese reveni al Sovetunio. Li verkis interalie "Memoraĵojn", la libron pri la revolucio

VerkojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Richard Abraham, Kerensky. First Love of the Revolution, Columbia University Press, 1987, ISBN 0-231-06108-0.
  • Nadezhda V. Lipatova, "On the Verge of the Collapse of Empire: Images of Alexander Kerensky and Mikhail Gorbachev." Europe-Asia Studies 65.2 (2013): 264-289.
  • Ian D. Thatcher, "Post-Soviet Russian Historians and the Russian Provisional Government of 1917." Slavonic & East European Review 93.2 (2015): 315-337. online
  • Ian D. Thatcher, "Memoirs of the Russian Provisional Government 1917." Revolutionary Russia 27.1 (2014): 1-21.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti