Federaciismo
Federaciismo, ankaŭ Federalismo (de la vorto federacio, origine de la latina vorto foedus, genitive foedera „ligo“, „kontrakto“), foje ankaŭ neologisme nomata federismo,[1] baze estas organiza principo, laŭ kiu la unuopaj membroj havas relativan suverenecon, sed tamen estas kunigitaj al komuna tuto. Aparte temas pri la strukturo de ŝtatoj kaj subŝtatoj. Ofte la termino nediferencite uziĝas kaj rilate al federacioj kaj al konfederacioj.
Ofte, sed ne ĉiam, la membroj de federaciisma strukturo havas rajton je malmembriĝo, kaj eĉ se ekzistas konstitucie garantiita rajto pri eksiĝo el la strukturo, en praktiko povas pli malfacili realigi tian malmembriĝon kaj kompletan suvereniĝon.
"Politika federaciismo" estas ŝtata organiza principo, laŭ kiu unuopaj subŝtatoj konsistigas federacion aŭ (signife malpli strikte ligite) konfederacion. La subŝtatoj en federacio rezignas pri sia ŝtata suvereneco, sed tenas memadministradon kaj memdecidadon en certaj temoj. La tegmenta ŝtato, decidas pri ĉiuj demandoj de la tuto kaj sia konsisto, dum la subŝtatoj memdecidas pri la temo de ilia kompetenco antaŭe interkonsentitaj kun la tegmenta ŝtato. La relativa aŭtonomio de la subŝtatoj estas esenca trajto de la federaciisma strukturo, plej ofte konstitucie fiksita, kaj ne simple rajtas esti forigita.
Krome, "institucia federaciismo" estas aparte federaciisma strukturo de iuj neregistaraj organizaĵoj, kiel politikaj partioj, sportaj aŭ kulturaj asocioj, kiuj baze organiziĝas laŭ la limoj de la subŝtatoj, kaj transdonas iujn taskojn kaj kompetentojn de la organizaĵo al nacia tegmenta organizaĵo, kiu en partoj de la aktivado povas memstare agi, en aliaj partoj tamen dependas de la membraj, subŝtate formitaj, organizaĵoj.
Ekesto
redaktiFederaciisma strukturo de ŝtato povas ekesti laŭ kvar manieroj:
- kunligo de ĝis tiam sendependaj ŝtatoj al pli granda ŝtata organizoformo (ekzemplo estas la ŝtato Svislando),
- malplistriktigo kaj disdivido de ĝis tiamaj centraj ŝtatoj (ekzemple Hispanio aŭ Belgio),
- daŭrigo de la tradicio de certagrada regiona suvereneco ene de monarkio kaj transigo de tiu koncepto al respublika ŝtatoformo (ekzemplo Aŭstrio), aŭ
- ekesto de federaciisma strukturo de ekstere pro kialoj de internacia politiko (ekzemple Bosnio kaj Hercegovino).
Funkcioj de la federaciismo
redaktiFederaciisma strukturo aparte havas la taskojn:
- fortigi demokration kaj pluralismon,
- ebligi la ekeston de politika aktivado kaj meminiciato je pluraj tavoloj,
- pli bone eduki junajn politikistojn unue je regiona nivelo kaj entute faciligi politikan partoprenon de pli multaj civitanoj,
- fortigi la ekonomian konkurencon per bona kono de la lokaj cirkonstancoj,
- fortigi la kulturan (eventuale ankaŭ lingvan aŭ dialektan) aŭtonomecon de la regionoj,
- kaj malebligi la amasigon de politika potenco ĉe malmultaj personoj.
Listo de federaciisme organizitaj ŝtatoj
redaktitegmenta ŝtato | subŝtatoj | teritorioj sen subŝtata aparteno | rimarkoj |
Argentino | 23 provincoj | ĉefurba distrikto | konstitucio de 1995 |
Aŭstrio | 9 federaciaj landoj | konstitucio de 1929 | |
Aŭstralio | 6 federaciaj ŝtatoj | 3 teritorioj, 7 eksteraj teritorioj |
konstitucio de 1901 |
Barato | 28 ŝtatoj | 7 teritorioj | konstitucio de 1950 |
Belgio | 3 geografiaj regionoj, 3 lingvaj komunumoj | konstitucio de 1994 | |
Bosnio kaj Hercegovino | 2 teritorioj | 1 komuna areo de ambaŭ teritorioj | |
Federacio Bosnio kaj Hercegovino | 10 kantonoj | bosnia-kroata teritorio ene de Bosnio kaj Hercegovino | |
Brazilo | 26 federaciaj ŝtatoj | ĉefurba distrikto | konstitucio de 1988 |
Etiopio | 9 federaciaj ŝtatoj, 2 memstaraj urboj |
konstitucio de 1995 | |
Germanio | 16 federaciaj landoj | konstitucio de 1949 | |
Irako | 3 federaciaj ŝtatoj | konstitucio de 2005 | |
Kanado | 10 provincoj | 3 teritorioj | konstitucio de 1867/1982 |
Komoroj | 3 insuloj | konstitucio de 2001 | |
Malajzio | 13 federaciaj ŝtatoj | 3 teritorioj | konstitucio de 1957 |
Meksiko | 31 federaciaj ŝtatoj | ĉefurba distrikto | konstitucio de 1917 |
Federacio de Mikronezio | 4 partaj ŝtatoj | konstitucio de 1979 | |
Niĝerio | 36 federaciaj ŝtatoj | ĉefurba teritorio | konstitucio de 1979 |
Pakistano | 4 provincoj | 2 teritorioj | konstitucio de 1973 |
Rusio | 21 respublikoj, 9 regionoj, 46 provincoj, 2 urboj de federacia signifo, 1 aŭtonoma provinco, 4 aŭtonomaj distriktoj | 7 federaciaj distriktoj, konstitucio de 1993 | |
Svislando | 26 kantonoj | konstitucio de 1848 (kompletaj revizioj de 1874 kaj 1999) | |
Sud-Afriko | 9 provincoj | konstitucio de 1996 | |
Venezuelo | 23 federaciaj ŝtatoj | ĉefurba distrikto, dependa areo | konstitucio de 1999 |
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | 7 emirlandoj | konstitucio de 1971 | |
Usono | 50 ŝtatoj | ĉefurba distrikto, eksteraj teritorioj | konstitucio de 1787 |
Ne plu ekzistantaj federaciaj ŝtatoj
redakti- Likio Ligo (antikva epoko)
- Aitolia Ligo (antikva epoko)
- Aĥea Ligo (antikva epoko)
- Beotia Ligo (antikva epoko)
- Germana Demokratia Respubliko (de 1949 ĝis la malfondo de federaciaj landoj en 1952, nur jure federacia, sed fakte centra ŝtato)
- Jugoslavio (1945–2003)
- Kolumbio (ĝis la konstitutacio de 1886)
- Ĉeĥoslovakio (1969–1992)
- Sovetunio (1923–1991, nur jure federacia, sed fakte centra ŝtato kun tre limigita respublika aŭtonomieco)
- Serbio kaj Montenegro (2003–2006)
Ne plu ekzistintaj konfederaciaj ŝtatoj, realunioj kaj aliaj superŝtataj unuiĝoj
redakti- Sankta Romia Imperio (962–1806)
- Svisio (1291–1798 kaj 1803–1848, ekde tiam federacia ŝtato)
- Svedio-Norvegio (1319–1355, 1814–1905)
- Danio-Norvegio (1380–1397, 1523–1814)
- Unio de Kalmar (1397–1523)
- Ŝlesvigo-Holstinio (1460–1866)
- Pollando-Litovio (1569–1791)
- Rejna Ligo (1806–1813)
- Germana Ligo (1815–1866)
- Aŭstrio-Hungario (1867–1918)
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ vidu la diskutpaĝan noton pri la nomvariaĵo "federismo"