Vladimiro Montesinos

Vladimiro Ilich Lenin MONTESINOS Torres (Arequipa, 20a de Majo 1945) estas perua eksmilitisto, advokato kaj politikisto. Li estis konsilisto de la tiama prezidento Alberto Fujimori inter 1990 kaj 2000.

Vladimiro Montesinos
Persona informo
Vladimiro Ilich Lenin Montesinos Torres
Naskiĝo 20-an de majo 1945 (1945-05-20) (78-jaraĝa)
en Arekipo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Peruo vd
Alma mater Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en SekurecoĈefa Nacia Universitato de San Marcos • Militista Lernejo Chorrillos • Colegio Militar Francisco Bolognesi vd
Partio Cambio 90 vd
Subskribo Vladimiro Montesinos
Profesio
Okupo politikisto • trafikigisto de armiloj • militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1976 li havigis al Usono liston pri la armilaro de soveta deveno de Peruo kaj pri novaj akiroj de armiloj por ebla milito kontraŭ Ĉilio kiam tie regis Pinochet.[1]​ Pro tio li estis procesita per la Militista Juro, sed en novembro 1984 oni senkulpigis lin pro manko de certiga pruvaro.

Kiam venkis Alberto Fujimori en la prezidentaj balotoj de 1990, li nomumis Montesinos kiel Ĉefo de la Servo de Nacia Spionado de Peruo (SIN), Konsilisto de Sekureco de la Registaro kaj ĉefa konsilisto de la Prezidento de Peruo inter 1990 kaj 2000. Li kunlaboris en la dezajno de la politika strategio por fronti la insurekciajn retojn de Sendero Luminoso kaj de la Movimiento Revolucionario Túpac Amaru (MRTA).

Pro la strategio de Montesinos registranta liaj kunsidoj kun subaĉetontoj oni disponis pri granda kvanto de filmoj kaj registraĵoj en kiuj oni vidas lin kontraŭleĝe disdonante monon kaj favorojn al peruaj entreprenistoj kaj politikistoj. Tiuj fiagadoj markis la finon de la regado Fujimori. Montesinoj estas enprizonigita en Callao kaj frontis tre diversajn procesojn en la lastaj jaroj. Totale li estis akuzita je 63 deliktoj el drogokomercado ĝis murdo. En Septembro 2006 estis kondamnita al 20 jaroj de prizono pro rekta partopreno en havigo de 10 000 armiloj al la FARC. En Oktobro 2010 estis kondamnita al 25 jaroj de prizono kun militistoj de la Grupo Colina pro diversaj murdoj.

Notoj redakti

  1. (Gustavo Gorriti, "El Traidor de la Democracia Peruana. Montesinos, el Svengali de Fujimori", documento de La República, 4.7.94, origine publikigita en la usona revuo Covert Action)