Rusia Respubliko

eksa ŝtato (1917–1917)
(Alidirektita el Rusa Respubliko)

La Rusia Respubliko (ruse Российская Республика, Rossiyskaya Respublika [rɐˈsʲijskəjə rʲɪsˈpublʲɪkə]) estis mallongdaŭra ŝtato kiu kontrolis, de jure, la teritorion de la iama Rusia Imperio post sia proklamo fare de la Rusia Provizora Registaro la 1a de Septembro (14a de Septembro, novstile) 1917 per dekreto subskribita de Aleksandr Kerenskij kiel Ministro-Proparolanto kaj Aleksandr Zarudnij kiel Ministro de Justico.[1]

Rusia Respubliko
 Rusia Imperio 1-a de septembro 1917 – 25-a de oktobro 1917 Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
181 537 800
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Rusia Imperio Rusia Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Vivu la Rusia Demokrata Federacia Respubliko - 19a de Januaro, 1918.

Post la enpovigo, la Bolŝevikoj uzis la nomon "Rusia Respubliko" por mallonge, ĝis la nomo "Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko" estis oficiale adoptita.

En 1918, malsukcesa klopodo estis farita por revivigi la Rusian Respublikon kun la nomo "Rusia Demokrata Federacia Respubliko". Tiu decido estis farita de la Tutrusia konstitucianta asembleo, kiu adoptis novan konstitucion, sed tio ne estis plenumita ĉar oni konsideris ĝin sen jura forto, ĉar la Asembleo estis dissolvita la saman tagon, kaj la teritorio de Rusio estis kontrolita de la Bolŝevikoj kiuj proklamis la RSFSR.[2]

La termino "Rusia Respubliko" estas foje uzata erare por la periodo inter la abdiko de la caro Nikolao la 2-a la 3-an de Marto 1917 (16-a de Marto, novstile) kaj la deklaro de la Respubliko en Septembro. Tamen, dum tiu periodo la futura statuso de la monarkio restis nesolvita.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. The Russian Republic Proclaimed at prlib.ru, alirita la 12an de Junio 2017
  2. ROUND TABLE THE INFLUENCE OF NATIONAL RELATIONS ON THE DEVELOPMENT OF THE FEDERATIVE STATE STRUCTURE AND ON THE SOCIAL AND POLITICAL REALITIES OF THE RUSSIAN FEDERATION. Alirita 9a de Februaro 2021. “"However, historically, the first proclamation of the federation was made somewhat earlier - by the Constituent Assembly of Russia. In his short resolution of January 6 (18), 1918, the following was enshrined: "In the name of the peoples, the state of the Russian constituent, the All-Russian Constituent Assembly decides: the Russian state is proclaimed by the Russian Democratic Federal Republic, uniting peoples and regions in an indissoluble union, within the limits established by the federal constitution, Of course, the above resolution, which did not thoroughly regulate the entire system of federal relations, was not considered by the authorities as having legal force, especially after the dissolution of the Constituent Assembly."”.

Eksteraj ligiloj redakti