Jakov Miĥailoviĉ SVERDLOV (en rusa: Яков Михайлович Свердлов; 3a de Junio 1885 – 16a de Marto 1919), estis administranto de la Bolŝevika Partio kaj prezidanto de la Tut-Rusia Centra Plenum-Komitato el 1917 ĝis 1919. Li estas foje rigardata kiel la unua ŝtatestro de Sovetunio, kvankam fakte ĝi ne estis establita ĝis 1922, tri jarojn post lia morto.

Jakov Sverdlov
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1885 (1885-06-03)
en Niĵnij Novgorod
Morto 16-an de marto 1919 (1919-03-16) (33-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo Hispana gripogripo
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Alma mater gimnazio • Nizhny Novgorod Gymnasium
Familio
Frat(in)oj Zinovy Peshkov • Benjamin Mikhailovich Sverdlov
Edz(in)o Klavdija Timofejevna Novgorodtseva
Infano Andrei Sverdlov
Parencoj Ida Averbakh
Leopold Averbakh
Okupo
Okupo politikisto • revoluciulo
vdr

Li naskiĝis en Niĵnij Novgorod al familio de Judoj aktivaj en revolucia politiko, kaj aliĝis al la Rusia Socialdemokrata Partio en 1902 kaj apogis la frakcion de Bolŝevikoj de Vladimir Lenin dum la ideologia disiĝo. Li estis aktiva en la areo de la Uraloj dum la malsukcesa Revolucio de 1905, kaj en la venonta jardeko, li estis celo de konstantaj enprizonigoj kaj ekziloj. Post la Februara Revolucio de 1917 renversis la monarkion, Sverdlov revenis al Petrogrado kaj estis nomumita prezidanto de la Partia Sekretariaro. Tiukadre, li ludis gravan rolon en la planado de la Oktobra Revolucio.

Sverdlov estis elektita prezidanto de la Tut-Rusia Centra Plenum-Komitato en Novembro 1917. Li laboris por plifirmigi la Bolŝevikan kontrolon de la nova reĝimo kaj apogis la kampanjon de la Ruĝa Teroro kaj la politikojn de senkozakigo. Li estis konsiderita kiel tiu kiu ludis plej gravan rolon por rajtigi la aŭtorojn de la ekzekuto de la tuta familio Romanov en Julio 1918.

Neĝo-kovrita statuo de Sverdlov en Jekaterinburgo, iam Sverdlovsk.

Sverdlov mortis en Marto 1919 dum la epidemio de la nomita hispana gripo estante 33-jaraĝa kaj estis entombigita en la Nekropolo de la Muro de la Moskva Kremlo. La urbo Jekaterinburgo estis renomita Sverdlovsk en 1924 liahonore.

Bibliografio redakti

  • Kotkin, Stephen (2014). Stalin: Volume I: Paradoxes of Power, 1878–1928. Penguin. ISBN 978-1594203794.
  • Khrushchev, Nikita Sergeevich (2006). Memoirs of Nikita Khrushchev. Penn State Press. ISBN 0-271-02861-0.
  • Slezkine, Yuri (2011). The Jewish Century. Princeton University Press. ISBN 978-0691127606.
  • Slezkine, Yuri (2019). The House of Government. Princeton University Press. ISBN 9780691192727