Lenina distrikto (Krimeo)

Lenina distrikto (ruse Ленинский район, ukraine Ленінський район, krime-tatare Yedi Quyu rayonı) estas unu el la distriktoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La distrikto okupas la Kerĉan duoninsulon en la orienta parto de Krimeo kaj laŭ la areo estas la plej granda distrikto de ARK. Administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Lenino.

Lenina distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea [+]

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboLenino (Lenina distrikto, Krimeo)
- koordinatoj45° N, 36° O (mapo)45.297535.7739Koordinatoj: 45° N, 36° O (mapo)
Areo2 919 km² (291 900 ha) [+]

Loĝantaro58 985 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco20,21 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+03:00 [+]

Lenina distrikto (Krimeo) (Tero)
Lenina distrikto (Krimeo) (Tero)

Lenina distrikto (Krimeo)
Lenina distrikto (Krimeo)
DEC
Lenina distrikto
Lenina distrikto

Map
Lenina distrikto

Vikimedia Komunejo:  Lenine Raion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Lenina distrikto
ruse Ленинский район
ukraine Ленінський район
krime-tatare Yedi Quyu rayonı

raion of Ukraine • municipa distrikto • raion of Crimea
La centro: Lenino
Areo: 2 919 km2
Loĝantaro: 69 629 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 23,85 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6557
En la distrikto estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

1
2
67
1
Lenina distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

Geografio redakti

La distrikto okupas la pli grandan parton de la Kerĉa duoninsulo. Norde ĝi estas lavata de la Azova maro, sude - de la Nigra maro. Oriente ĝi limas la Kerĉan municipon, okcidente - la Kirovskan distrikton kaj Teodozian municipon.

La tuta teritorio de la distrikto estas ebenaĵo ĝis ĉ. 200 metrojn alta. Aparta karakterizaĵo de la reliefo de la distrikto estas multaj kot-vulkanoj. Multas ankaŭ la kurac-ŝlimaj lagoj kaj mineral-akvaj fontoj.

Ĉe la bordoj de la distrikto estas multaj mez-grandaj gas-minejoj.

Historio redakti

En la distrikto estas relative multe da arĥeologiaj monumentoj, rilataj al la malnova historio (la periodo de la Bospora ŝtato, kies parto estis la tuta orienta parto de la Krimea duoninsulo, 5-4a jc. a.K.). La plej fama restaĵo estas la defenda remparego (la t.n. Turka aŭ Akkosa remparo), kiu trairas la tutan Kerĉan duoninsulon de la Azova ĝis la Nigra maro.

Ekonomio redakti

La distrikto estas ĉefe agrikultura regiono. Ĉe la nordaj bordoj de la distrikto estas multaj ekspluatataj gas-minejoj de meza grandeco.

Tra la distrikto pasas la fervoja linio Ĝankojo-Kerĉo; la busa trafiko ligas ĉiujn loĝlokojn de la distrikto al ĉiuj punktoj de Krimeo.

Socia sfero redakti

En la distrikto estas 31 mezlernejoj, teĥnika lernejo, 3 hospitaloj, 25 kulturdomoj, 6 kluboj, 34 bibliotekoj, 2 muzik-lernejoj, 2 regionstudaj muzeoj. En la distrikto estas 2 naturaj rezervejoj.

Administra konsisto de la distrikto redakti

En la Lenina distrikto estas unu urbo Ŝĉolkino kaj 26 komunumoj, kiuj sume havas 2 urbotipajn loĝlokojn (Lenino kaj Bagerovo) kaj 68 vilaĝ(et)ojn.

Sube estas la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj (estas esperantigitaj nur la nomoj de tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Lenina komunumo
  • Bagerova komunumo
  • Batalna komunumo
    • Batalno (Batalnoje, krime-tatare Arma Eli)
    • Jaĉmennoje (Porpaç)
    • Juĵnoje (Secevut)
  • Belinska komunumo
    • Belinsko (Belinskoje, krime-tatare Palapan)
    • Niĵnezamorskoje
    • Novootradnoje (Acı Bay)
    • Stancionnoje
    • Verĥnezamorskoje
    • Zolotoje (Çegene)
  • Ĉeljadinova komunumo
    • Ĉeljadinovo (Ĉeljadinovo, krime-tatare Töbeçik)
    • Ogonki (Orta Eli)
  • Ĉistopola komunumo
    • Ĉistopolo (Ĉistopolje, krime-tatare Dere Salın)
    • Libkneĥtovka (Qıtay)
    • Tasunovo (Qoş Quyu)
    • Zatiŝnoje
  • Glazovka komunumo
    • Glazovko (Glazovka, krime-tatare Baqsı)
    • Jurkino (Yurğaq Qut)
    • Osovini
  • Gornostajevka komunumo
    • Gornostajevko (Gornostajevka, krime-tatare Aqköz)
  • Iljiĉeva komunumo
    • Iljiĉevo (Iljiĉjovo, krime-tatare Qaraquyu)
  • Kalinovka komunumo
    • Kalinovko (Kalinovka, krime-tatare Körpe)
  • Kirova komunumo
    • Kirovo (Kirovo)
    • Jarkoje (Baş Qırğız)
    • Vulkanovka (Cav Töbe)
  • Krasnogorka komunumo
    • Krasnogorko (Krasnogorka, krime-tatare Kenegez)
    • Koroljovo (Qocalar)
  • Leninska komunumo
    • Leninsko (Leninskoje, krime-tatare Petrovskoye)
    • Fontan
  • Lugova komunumo
    • Lugovo (Lugovoje, krime-tatare Ağıb Eli)
    • Jerofejevo (Minareli Şıban)
  • Marfovka komunumo
    • Marfovko (Marfovka, krime-tatare Davut Eli)
    • Novosjolovka
    • Prudnikovo
  • Marjevka komunumo
    • Marjevko (Marjevka)
    • Borisovka (Suin Eli)
    • Ptaŝkino (Cılqıcı Eli)
    • Vjaznikovo (Şeyh Asan)
  • Misova komunumo
    • Misovo (Misovoje, krime-tatare Qazan Tip)
    • Azovskoje
    • Semjonovka (Kiten)
    • Zavodskoje (Qızılqut)
  • Novonikolajevka komunumo
    • Novonikolajevko (Novonikolajevka)
  • Oktjabrska komunumo
    • Oktjabrsko (Oktjabrskoje)
  • Ostanina komunumo
    • Ostanino (Ostanino, krime-tatare Oysul)
    • Pesoĉnoje (Meskeçi)
    • Zeljonij Jar (Taşlı Yar)
  • Priozerna komunumo
    • Priozerno (Priozjornoje, krime-tatare Çurubaş)
  • Semisotka komunumo
    • Semisotko (Semisotka, krime-tatare Suv Ağar)
    • Frontovoje (Köy Asan)
    • Kamenskoje (Aqmanay)
    • Lvovo (Can Toru)
    • Petrovo
    • Soljanoje (Arabat)
  • Uvarova komunumo
    • Uvarovo (Uvarovo, krime-tatare Ali Bay)
  • Vinogranda komunumo
    • Vinogrando (Vinogradnoje, krime-tatare Çoqul)
    • Romanovo (Arğın Töbeçik)
  • Vojkova komunumo
    • Vojkovo (Vojkovo, krime-tatare Hıdırlez)
    • Bondarenkovo (Bulğanaq)
    • Jegorovo
    • Kurortnoje (Mama)
  • Zavetna komunumo
    • Zavetno (Zavetnoje, krime-tatare Yanış Taqıl)
    • Jakovenkovo (Qız Avul)
    • Kostirino (Çöñgelek)
    • Nabereĵnoje (Nasır)


Loĝlokoj de Lenina distrikto
Urboj Ŝĉolkino
Urbotipaj BagerovoLenino
Vilaĝoj AzovskojeBatalnojeBelinskojeBondarenkovoBorisovkaĈeljadinovoĈistopoljeFontanFrontovojeGlazovkaGornostajevkaIvanovkaIljiĉjovoJaĉmennojeJakovenkovoJarkojeJerofejevoJuĵnojeJurkinoKalinovkaKamenskojeKirovoKoroljovoKostirinoKrasnogorkaKurortnojeLeninskojeLibkneĥtovkaLugovojeLvovoMarjevkaMarfovkaMisovojeNabereĵnojeNiĵnezamorskojeNovonikolajevkaNovootradnojeNovosjolovkaOgonkiOktjabrskojeOsoviniOstaninoPesoĉnojePetrovoPriozjornojePrudnikovoPtaŝkinoRomanovoSemisotkaSemjonovkaSoljanojeStancionnojeTasunovoUvarovoVerĥnezamorskojeVinogradnojeVjaznikovoVojkovoVulkanovkaZavodskojeZavetnojeZatiŝnojeZeljonij JarZolotoje
Loĝloketoj Jegorovo