Enbalzamigo

metodo gardi kadavron kontraŭ putro

Enbalzamigo[1] estas praktiko por mumiigo konsistanta plej ofte en la uzado de kemiaj substancoj, speciale rezinojbalzamoj, kies celo estas konservo de integreco de kadavroj, evitante ĝian putriĝon.

Egipta enbalzamigita mumio.
Mumio de la Kulturo Ĉinĉoro.
Mumioj estas la rezultoj de antikva egipta enbalzamigo.
Mumio ekspoziciita en la Brita Muzeo.
Egipta enbalzamigita kato.
Mumioj de animaloj ekspoziciita en la Brita Muzeo.

La plej antikvaj referencoj de tiu praktiko estas de la antikva Egipto; tamen oni priskribis ankaŭ konservadon de kadavroj inter diversaj kulturoj de Sudameriko —partikulare ĉe la kultura Ĉinĉoro, norde de la nuna Ĉilio, eble la unua de la mondo kiu mumiigis artefarite siajn mortintojn,[2]​ kaj ankaŭ inter la inkaoj en Peruo —pere de diversaj procezoj kaj teknikoj diferencaj disde tiuj de la egiptaj.[3][4] Kiam la celo estas konservado de animaloj, la tekniko estas nomata remburado.

En la aktualo, oni faris procezojn de enbalzamigo de korpoj de famaj gravuloj kiel Lenin (1924), Eva Perón (1952), Hồ Chí Minh (1969) kaj Mao Zedong (1976).

En la verko Sinuhe, egyptiläinen (1945, Egiptano Sinuhe) de la finna verkisto Mika Waltari oni montras la etoson kaj teknikojn de la enbalzamigistoj.

Historio kaj teknikoRedakti

Ĉar enbalzamigo de tuta homa korpo estas grandskala entrepreno, oni dediĉi sin unue al traktado de relative malgrandaj bestoj. Plej konvenas la kato, ĉar en la lando de la faraonoj ĝuste tiu besto estis tre ofte enbalzamigata. Tiutempe en ĉiu hejmo estis kato, kiun oni tre bone prizorgis, kiel armilo kontraŭ ratoj kaj aliaj damaĝaj bestoj. Kiam la familia kato mortis, la domanoj surmetis funebrajn vestaĵojn kaj kantis malgajajn kantojn. Poste ili enbalzamigis la katon, por ke ties animo havu eblon reveni kaj eniri en la mumion. Tiu ĉi estis metita en malgrandan ĉerkon faritan el ligno, bronzo aŭ kalkoŝtono kaj sepultita en speciala kattombejo, por ke la besteto ĝuu eternan ripozon. Oni zorgis pri la transtomba vivo de la kato, provizante la tombon per musmumioj.

En 1890 arkeologoj, prifosante en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Bubastis, la centro de adorado al la katdiino Bastet, malkovris plurajn centmilojn da katmumioj. Kvankam estas tre malmultaj historiaj informoj pri mumiigo de sakralaj bestoj, ŝajnas, ke katoj estis amase gardataj en kaptiteco fare de pastroj por la celo de mumiigo kaj vendado al la loĝantaro kiel votaj oferajoj.

Scienculoj jam komencis eksperimenti pri la procedo de mumiigo por kontroli la verecon de la priskriboj de antikvaj aŭtoroj, precipe Herodoto kaj Diodoro Sikulo. Kvankam egiptologoj komprenas la esencon de la metodo de egipta enbalzamigo, kelkaj detaloj ne estas bone konataj. Kun la celo solvi tiajn problemojn, okazis en la 1930-aj jaroj eksperimenta mumiigo de anasoj en la Muzeo de Kairo konforme al scioj haveblaj en la fontdokumentoj, kaj tiuj mumioj restis en bona stato.

Estas nepre necese forigi la internajn organojn el la kadavro, ĉar se ili restas, la procezo de malkomponiĝo disvolviĝas pli rapide. Unue, do, firme fiksu la kadavron sur kliniĝantan lignan tabulon; tio faciligos elfluon de la internaj fluidaĵoj dum sekcado. Oni faras entranĉojn en la kapo kaj abdomeno kaj eltiras la cerbon kaj ĉiujn viscerojn. La sekvaj paŝoj havas kiel celojn rapidigon de sekiĝo de la korpo kaj samtempan malhelpon de misformiĝo. La egiptaj enbalzamigistoj lavis la torakan kaj abdomenan kavojn per spicoj kaj palmvino; nuntempe iu ajn vino povas esti uzata. Kiam oni jam purigis la kavojn, oni plenigas ilin per provizoraj remburaĵoj, ekzemple sablo, pajlo, rezino, sekigitaj vegetalaj fibroj kaj aliaj substancoj ĉemane haveblaj.

La estonta mumio nun estas preta por sekigado, kiu okupos 40 el la 70 tagoj tradicie bezonataj por la tuta enbalzamiga procedo de homa korpo. Tamen en la kazo de malgranda katkadavro estos bezonata proporcie malpli longa tempo. La sekiga procedo konsistas el mergado de la katkadavro en sekan natron (Na2CO310H20 - hidrata natria karbonato). En Egiptujo ĝi troviĝis en la naturo kiel miksaĵo plejparte el natria karbonato kaj natria bikarbonato. Estas uzeblaj ankaŭ aliaj kemiaĵoj kun higroskopa propreco. Manke de tiaj substancoj taŭgas ankaŭ enterigo de la kadavreto en varmegan, sekan sablon. Dum la kato kuŝadas sub la tavolo da natro aŭ sablo, la ledeca haŭto rapide gluiĝas al la ostoj.

Post traktado per natro aŭ seka sablo, la kadavro estas tiel bone senakvigita, ke neniu plua sekigado estas bezonata. Kiam la korpo estas liberigita de natro, oni elprenas la provizorajn remburaĵojn kaj zorge lavas la korpon per akvo kaj vino. Oni metas rezinon aŭ linan tolaĵon trempitan en rezino en la kranian kavon kaj plenigas la abdomenon per segpolvo, rezino, eventuale cepoj, zorge envolvitaj en malgrandaj linaĵaj saketoj. Poste oni kunkudras la abdomenon. Je tiu ĉi punkto la egiptoj frotis la korpon per miksaĵo el cedro-oleo, kumino, vakso, natro, gumo, eble ankaŭ lakto kaj vino, kaj surŝutis ilin per spicoj. Por fortikigi la haŭton kaj malhelpi, ke malsekeco eniru la porojn, ili ŝmiris dikan tavolon da rezino sur la tutan korpon.

Por reliefigi la konturojn de la trunko kaj vizaĝo, estas necese enmeti plenigajn substancojn sub la haŭtsurfacon. Oni remburas la vangojn per linaĵoj trempitaj en rezinaj substancoj aŭ oni aplikas rezinon en la formo de pasto. Tiel oni povas tre precize modli la membrojn kaj eksterajn trajtojn. En kelkaj kazoj oni povas plenigi la kavojn sur la haŭto per koto, sablo, pajlohakaĵo aŭ aliaj materialoj por anstataŭi ŝrumpintajn muskolojn. La egiptoj enmetis miksaĵon el butero kaj natrono, envolvitan en linaĵo, en la buŝon kaj vangojn, tamponis la nazon, metis malgrandajn remburaĵojn el linaĵo en la okultruojn kaj fermis la palpebrojn.

NotojRedakti

  1. PIV NPIV Alirita la 10an de Aprilo 2021.
  2. Bittman, B., kaj J. Munizaga (1976). «The Earliest Artificial Mummification in the World? A Study of the Chinchorro Complex in Northern Chile». Folk (en angla) (18): 61-92.
  3. Almeida, Ileana. Historia del pueblo kechua. Editorial Abya Yala, 2005. ISBN 9978-22-537-4, 9789978225370
  4. Sentinella, David E. El enigma de las momias: claves históricas del arte de la momificación en las antiguas civilizaciones. Ediciones Nowtilus S.L., 2007.ISBN 84-9763-345-8, 9788497633451

Vidu ankaŭRedakti