Mika Waltari
Mika Waltari (naskiĝis la 19-an de septembro 1908, en Helsinko, mortis la 26-an de aŭgusto 1979, en Helsinko) estis finna verkisto
Mika Waltari | ||
---|---|---|
![]() Mika Waltari | ||
Persona informo | ||
Nomo | Mika Waltari | |
Dato de naskiĝo | 19-a de septembro 1908 | |
Loko de naskiĝo | Helsinko | |
Dato de morto | 26-a de aŭgusto 1979 | |
Loko de morto | Helsinko | |
Okupo | verkisto | |
Aĝo je morto | 70 | |
Portalo pri Homoj | ||
Junulo li komencis verki poezion, kaj poste dediĉis sin al prozo. Post studado de filozofio li laboris kiel ĵurnalisto kaj fine kiel libera verkisto. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li estis gvida persono de grupo Tulenkantajat (Portantoj de fajro), kies manifeston Hurmioituneet kasvot (Ekstaza vizaĝo) li eldonis en 1924 kune kun Olavi Paavolainen. En 1931 li edziĝis al Marjatta Luukkonen.
Grandan sukceson akiris jam la unua romano Granda iluzio pri moralaj problemoj de la postmilita generacio. Sukcesaj estis ankaŭ spritaj detektivaj rakontoj pri komisaro Palmu. La plej grandajn sukcesojn li gajnis per la verkado de historiaj romanoj.
Kelkaj verkojRedakti
- Suuri illusioni (1928, Granda iluzio)
- Isästä poikaan (1933-1935, De patro al filo)
- Vieras mies tuli taloon (1937, Fremdulo venas)
- Kuka murhasi rouva Skrofin? (1939, Kiu murdis s-inon Skrof?)
- Kaarina Maununtytär (1942)
- Sinuhe, egyptiläinen (1945, Egiptano Sinuhe)
- Mikael Karvajalka (1948, Miĥaelo Karvajalka, travivaĵoj de junulo dum la Luther-erao)
- Johannes Angelos (1952, pri falo de Konstantinopolo)
- Turms, kuolematon (1955, Senmorta Turms)
- Feliks onnellinen (1958, Feliks la feliĉa)
- Valtakunnan salaisuus (1959, Mistero de la regno)
- Ihmiskunnan viholliset (1964, Malamikoj de la homaro)
- Noita palaa elemään (Sorĉistino revenas, dramo)
- Nuori Johannes (1980, Obskura anĝelo)
- Kirjailijan muistelmat (1980, rememoroj de la verkisto)