Eva Perón

Argentina aktorino kaj politikisto (1919–1952)

María Eva DUARTE (post edziniĝo de PERÓN) [maria eba dŭarte de peron'] (Los Toldos, 7-a de majo 1919 - Buenos Aires, 26-a de julio 1952). Argentina politika personego de la 20-a jarcento.

Eva Perón
La 2-a edzino de argentina prezidento
La 2-a edzino de argentina prezidento
Persona informo
María Eva Duarte de Perón
Naskonomo María Eva Duarte
Naskiĝo 7-an de majo 1919 (1919-05-07)
en Argentino Los Todos, Argentino
Morto 26-an de julio 1952 (1952-07-26) (33-jaraĝa)
en Argentino Buenos Aires, Argentino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per uterkola kancero vd
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Partio Female Peronist Party vd
Subskribo Eva Perón
Familio
Gefratoj Juan Ramón Duarte vd
Edz(in)o Juan Domingo Perón
Profesio
Okupo politikisto • teatra aktoro • filmaktoro • sindikatisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • sufrageto vd
Laborkampo politiko vd
Unua damo de Argentino
Dum 1945 – 1952
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis radioaktoro. En 1945, ŝi iĝis la 2-a edzino de Juan Domingo Perón, prezidento de Argentino. Pro ŝia malaltklasa ekvivo, ŝi zorgis kaj politike celis pri descamisados ( [deskamisados], "senĉemizuloj"). Ŝi organizis almozan fondaĵon por helpi malriĉulojn. Por ŝi, ne malkongruis laboradegi por malriĉuloj kaj sin vesti lukse kaj multekoste. Evita ([ebita], "Evonjo" - kvankam ĝi hazarde ankaŭ signifias (ŝi) evitas), kiel ŝi estis konata, estis ruza kaj ambicia, kaj multe influis sian edzon. Malgraŭ sia popularegeco inter popolamasoj, eĉ personkulta, tamen ŝi klopodis ligi ŝian edzon al la sukceso.

En 1947, ŝi sukcesis leĝigi la virinan balotrajton. Ŝi vojaĝis al Eŭropo. Post la Hispana Enlanda Milito, ŝi vizitis Hispanion portante ŝarĝon da nutraĵoj bezonegataj, malgraŭ la internacia bojkoto kontraŭ la rego de Francisco Franco.

En 1951, ŝi intencis formaligi sian potencon, kandidatante por vicprezidenteco, sed armeestroj malpermesis tion. Ŝi kancere mortis en 1952. La argentinanoj funebris ŝin.

Ŝia vivo inspiris la muzikteatraĵon Evita de Andrew Lloyd Webber, poste filmitan kun Madonna rolanta Evita-n. Ŝi ankoraŭ estas mito de la peronisma movado justicialismo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti