Erizipelo (greke ερυσίπελας, erisipelas, "ruĝa haŭto") estas kontaĝa infekta malsano, kaŭzita de iu streptokoko kaj karakterizita per speciala inflamo de la haŭto kaj per ĝeneralaj simptomoj pli-malpli gravaj (febro, vomo, kapdoloro k.a). Plej ofte tiu inflamo situas sur la vizaĝo kaj komenciĝas ĉe iu natura aperturo (okulo, buŝo). Nuntempe jam kuracebla per penicilino, amoksicilino aŭ larĝefikaj antibiotikoj.

Erizipelo de vizaĝo
Erizipelo de brakoj
Erizipelo de piedoj
Erizipelo de vizaĝo
Erizipelo de piedoj
Erizipelo de la dekstra piedo
Erizipelo de la dekstra piedo
Erizipelo de la piedo kun edemo

Ĝi daŭras ordinare 8-10 tagojn kaj la prognozo estas benigna. La kontaĝo okazas, ne tra la aero kiel ĉe la erupciaj malsanoj, sed per la manoj, tolaĵoj aŭ instrumentoj. Skrupulaj higienaj antaŭzorgoj estas do necesaj por eviti ĝin.

Etiologio redakti

Erizipelon kaŭzas streptokoko (Streptococcus pyogenes). La infekto okazas pere de la vundo aŭ pro la malbone funkcianta sangocirkulado aŭ bakterioj aperas en la haŭto el la internaj centroj de infekt-malsanoj.

La faktoroj de la risko redakti

La malsano aperas ĉefe ĉe la maljunuloj, novnaskitoj kaj infanoj. Pli granda risko de malsano aperas ĉe la personoj kun difektoj en la imuna sistemo, diabeto, haŭto-ulceroj, dermatomikozo, aŭ ĉe personoj kun difekta limfo-sistemo (ekzemple post la mastektomio, post la operacioj de pelvo kaj post la bajpaso) ankaŭ ĉe la alkoholuloj.

Vidu redakti