Isaak Izraileviĉ Brodskij (ruse Исаак Израилевич Бродский, naskiĝis la 25-an de decembro 1883[jul.]/ 6-an de januaro 1884[greg.], mortis la 14-an de aŭgusto 1939) estis soveta pentristo kies verko havigis modelon por la arta movado de socialisma realismo. Li estas konata pro siaj ikonaj portretoj de Lenin kaj idealigitaj, zorge prilaboritaj pentraĵoj dediĉitaj al la eventoj de la Rusa Enlanda Milito kaj al la Bolŝevika Revolucio.

Isaak Brodskij
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1883 (1883-12-25)
en Sofiivka
Morto 14-an de aŭgusto 1939 (1939-08-14) (55-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Literatorskie mostki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Higher Art School at the Imperial Academy of Arts (en) Traduki
Grekov Odesa Art school (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
fotisto
vidartisto
artisto
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Portreto de Isaak Brodskij de Ilja Repin.
Lenin de Brodskij.

Li devenis el juda medio de Sudorienta Ukrainio kaj studis en Odeso kaj Sankt-Peterburgo. Li artistiĝis je la ombro de Ilja Repin kaj estis grava kolektanto de pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj. Dum la 1930-aj jaroj li direktoris artan instituton.

Bibliografio

redakti
  • Sergei V. Ivanov. Unknown Socialist Realism. The Leningrad School. Saint Petersburg: NP - Print, 2007. P. 450.