Helena Wolińska-Brus, origine Felicja (Fajga Mindla) Danielak, pseŭdonomo "Lena" (naskiĝis la 27-an de februaro 1919 en Varsovio, mortis la 26-an aŭ 27-an de novembro 2008 en Oksfordo) – pola-juda komunistino, akuzistino, politikistino, akademia instruisto, akuzanta en politikaj procesoj de stalinismo en Pollando, en tio en t.n. justicaj murdoj.

Helena Wolińska
Persona informo
Naskonomo Fajga Mindla Danielak
Naskiĝo 27-an de februaro 1919 (1919-02-27)
en Varsovio
Morto 27-an de novembro 2008 (2008-11-27) (89-jaraĝa)
en Oksfordo
Tombo Wolvercote Cemetery
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw
Familio
Edz(in)o Włodzimierz Brus • Franciszek Jóźwiak
Okupo
Okupo militistoakuzisto
vdr

Vivo redakti

Edukiteco kaj kariero en Pola Popola Respubliko

En 1936 eniris al Komunista Asocio de Pola Junularo, antaŭ la dua mondmilito komencis studi en Jura Fakultato de Varsovia Universitato, kiun finis en 1948.

Dum la dua mondmilito Wolińska fuĝis de Varsovia geto. De la 1-a de aŭgusto 1942 ĝis la 31-a de julio 1944 ŝi servis en Popola Gvardio kaj Popola Armeo, gvidis buroon de la Ĉefa Stabo de Popola Armeo. De la 1-a de aŭgusto 1944 ĝis la 31-a de marto 1949 ĉefino de la Fakultato de Kadroj en Ĉef-Komandejo de Civitana Milico. De la 1-a de aprilo 1949 ĝis la tago de maldungo de la servo – la 25-an de novembro 1954 en Popola Pola Armeo, interalie en Supera Militara Akuzistaro.

 
La tombo de Helena Wolińska en la juda kvartalo de Wolvercote Cemetery en Oksfordo, en Britio

En 1949 en la aĝo de 30 jaroj iĝis subkolonelo, poste ektroviĝis en konfirma komisiono pri armeaj juĝistoj kaj akuzistoj, kadre de la ondo de purigoj kaj reprezalioj en Pola Soldataro lige al nomumo de sovetia marŝalo Konstanty Rokossowski al ministro pri nacia defeno. Dum tri jaroj estis sekretario de Baza Partia Organizaĵo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio en Supera Militara Akuzistaro.

Doktorino pri jura scienco surbaze de laboraĵo Rompo de gravedeco lume de puna juro, anoncita prese en 1962. Ŝi laboris en Instituto de Sociologio ĉe Centra Komitato de PULP, de 1957 estis scienca laboristo de Supera Lernejo de Sociaj Sciencoj ĉe CK de PULP, de kie estis maldungita en 1968 dum komunistaj kontraŭjudaj purigoj post Marto 1968. Baldaŭ poste Wolińska kune kun la edzo, profesoro Włodzimierz Brus, forveturis de Pollando. Komence de la 1970-aj jaroj ŝi setlis en Britio, kie estis naturalizita.

Puna agado kontraŭ Helena Wolińska post 1990

Eksteraj ligiloj redakti