Antoni Heda-Szary pseŭdonomo Szary (naskiĝis la 11-an de oktobro 1916 en Małomierzyce apud Iłża, mortis la 14-an de febuaro 2008 en Varsovio) – komandanto de partizanaj taĉmentoj de la Asocio de Armita Batalado kaj de la Pola Enlanda Armeo, postmilite de sendpendigaj unuoj kiel Libero kaj Sendependo. Ĉefe aktivis en la regionoj de Kielce kaj Radom. Brigada generalo de la Pola Armeo.

Antoni Heda
Persona informo
Aliaj nomoj Szary
Naskiĝo 11-an de oktobro 1916 (1916-10-11)
en Małomierzyce
Morto 15-an de februaro 2008 (2008-02-15) (91-jaraĝa)
en Pruszków
Tombo Podkowa Leśna
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Memorigilo Antoni Heda
Okupo
Okupo rezistobatalanto
vdr

Infaneco kaj juneco redakti

Li naskiĝis en familio de agrikulturistoj: Jan kaj Antonina Dziura. Havis 8 gefratojn. En 1923 komencis lerni en loka kvarklasa lernejo. Bazan lernefon finis en Rzeczniów. De 1931 edukiĝis en elektra-mekanika fako ĉe la Fervoja Teknika Lernejo en Radom, kiun finis en 1936 kun aparta armada kurso. Septembre jam eklaboris en Ĉambro de Mezurado ĉe la Fabriko de Armilaro en Starachowice.

Septembre 1937 eniris devige al Lernejo de Substandardistoj en Sandomierz, soldatservis en Kielce, en infanteria regimento, en plutono de mitraloj. Septembre 1938 revenis al sia laboro.

Septembra kampanjo kaj malliberigo en Sovetunio redakti

Dum la defenda milito en 1939 subleŭtenanto A. Heda batalis apud Iłża, kaj poste en la regiono de Lublin. Post la malvenko agis en la Asocio de Armita Batalado (ZWZ). Julie 1940 laŭ peto de kuzo iris kun li malantaŭ Bugon en sovetan zonon por serĉi la familion Dziura(ankaŭ la edzinon kun filo). Ili konsideris trapasi rumanan limon spure de evakuata pola armeo, sed estis kaptitaj kaj transportitaj al fortikaĵo de Bresto. Ilia enketado daŭris ĝis aprilo. Antoni Heda kaj Antoni Dziura aŭdis verdikton pri sepjara gulagigo pro neleĝa transpaŝo de limo. Dume oni komencis deportadon de poloj orienten. Dum la veturado ili trompis unu kunvojaĝantan judon Nowak, kiu estis etata spiono de NKVD ke ili estis danĝeraj agentoj. La ruzaĵo sukcesis kaj en Kazan ili estis elkondukitaj de vagonaro revene al Bresto. Nova enketado komenciĝis kaj finis junie 1941 per 12-jara enprizonigo. Jam la 22-an de junio Nazia Germanio atakis Breston, taĉmentoj e NKVD fuĝis kaj ili liberiĝis.

Germana malliberejo redakti

Baldaŭ li estis kaptita, pro manko de personaj dokumentoj, de germana ĝendarmaro kaj setligita en koncentrejo por rusaj militkaptitoj apud Terespol. Gestapo tre kruele ilin traktis. Laŭ kredanta Heda la koncentrejo estis okulfrapanta ekzemplo de la agado de satano sur la tero. Li tamen sucesis fuĝi kaj trans Varsovio revenis sian gepatran lokon.

Plua konspira agado redakti

Reveninte entreprenis konspiran agadon en ZWZ. Famiĝis per konkero de la germana malliberejo en Starachowice kaj liberigo de 80 kaptitoj. Kun 60, kiuj ne volis reveni hejmen li kreis taĉmenton kaj venke batalis en la grupo de Jan Piwnik.

Kontraŭkomunista konspirado redakti

Post la milito A. Heda agis kadre de Rezista Movado de la Pola Enlanda Armeo. Ĉasante lin sekreta servo arestis, torturis kaj mortigis liajn fratojn.

La 5-an de aŭgusto 1945 – la plej fama batal-ago - ĉ. 250 persona taĉmento de Landa Armeo sub la komando de kapitano "Szary" dum kvarhora operaco detruis ĉefan sekretpolican malliberejon en la centro de Kielce kaj liberigis ĉ. 354 kaptitojn de preskaŭ ĉiuj celoj (mankis trotilo por malfermi du).

Post tiu ĉi operaco li ĉesis sian konspiradon kaj kiel Antoni Wiśniewski forvetuis al la pola marbordo. En 1948 estis arestita en Gdynia kaj ricevis kvar verdiktojn de mortpuno. Sed danke al interveno de iamaj oficiroj de Popola Armeo, kiuj kune kun li batalis en 1944, oni ĝin ŝangis je ĝismorta malliberigo.

Post la jaro 1956 redakti

Li liberiĝis kiel amnestiito en 1956 kaj daŭrigis sendependigan laboron i.a. partoprenante la movadon de Solidareco. Dum pluraj jaroj estis konsilisto de kardinalo Stefan Wyszyński.

En 1990 unuigis ĉ. 30 organizaĵoj de estintaj soldatoj kaj iĝis prezidanto. Samjare estis avancita ĝis grado de kolonelo de la prezidento en ekzilo Ryszard Kaczorowski.

Antoni Heda "Szary" estis ankaŭ Ĉefkomandanto de Asocio de Pafistoj lige al la tradicioj de Pafistaj Taĉmentoj de Józef Piłsudski. Pro liaj meritoj la 13-an de decembro 2004 estis avancita ĝis la grado de brigada generalo de Polaj Pafistaj Taĉmentoj.

Li ankaŭ mebris en Konfederacio de Sendependa Pollando. Komence de la 90-jaroj kunlaboris kun partio Alianco Memdefendo.

En 2006 dum celebrado de la Nacia Festo de la 3-a de Majo Prezidento de Pollando Lech Kaczyński avancis Antoni Heda "Szary" ĝis la grado de brigada generalo.

Li estas aŭtoro de libroj: Wspomnienie Szarego (Rememoroj de Grizulo) kaj Szary przeciw zdrajcom Polski (Grizulo kontraŭ perfiduloj de Pollando) en kiu priskribas provokon de la pogromo de Kielce surbaze de kolektitaj spionaj informoj de la tereno subigita de li. Pro siaj militaj meritoj estis dufoje distingita per Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari kaj per Batal-Kruco. En la 90-aj jaroj ligiĝis kun nacia medio de Semajnrevuo "Ojczyzna" (Patrujo). Li apartenas al unu el la plej eminentaj polaj partizanaj komanantoj kaj de pola subtera movado en okupata Pollando. En 1995 estis distingita per la Medalo Polonia Mater Nostra Est.

Antoni Heda ricevis titolon de honora civitano de Ostrowiec Świętokrzyski. En 1999 ricevis Premion de la Ĉef-Urbo Varsovio.

Literaturo redakti