Sporta danco estas sporta fako oficiale nomita danca sporto, kiu havas sian bazon en socia danco. Dancgeopoj, do viro kaj virino aŭ knabo kaj knabino, dancas elektitajn figurojn laŭ preskribitaj reguloj je hazarda, al danco respondanta muziko klopodante kiel eble plej bone esprimi karakterizajn trajtojn de la danco kaj ritmo, melodio kaj strukturo de la muziko.

Sporta danco
Tango en danckonkurso
Tango en danckonkurso
speco de sporto • speco de danco
dance • sporto • competitive dance
Fakoj
klasikaj dancoj, latinamerikaj dancoj, kombinaĵoj de 10 dancoj
Kulminaj konkursoj
Monda ĉampionumo ekde 1936
Internacia federacio
Nomo: Internacia federacio de dancsporto
Fondita: 1957 (origine kiel ICAD)
TTT: www.idsf.net
Rilataj paĝoj
Kategorio:Danco
vdr

Regule okazas konkursoj. Konkursas ĉiam kelke da paroj samtempe sur parketoj. En la unuopaj raŭndoj la paroj estas taksataj de arbitrantoj kaj tiuj kun la plej alta taksado de ĉiuj arbitrantoj iras laŭ irŝlosilo pluen, sinsekve ĝis finalo, kie oni difinos tri la plej bonajn parojn de la konkurso. En la unuopajn kategoriojn estas la paroj dividitaj laŭ aĝo kaj povuma klaso.

En lastaj jaroj la deziro de multaj dancistoj estas, por ke la sporta danco fariĝu olimpia sporto.

Fakoj redakti

Oni dancas apartigite en du dancfakoj, nome en klasikaj kaj latinamerikaj dancoj. Ĉiu fako konsistas el 5 konkursaj dancoj.

Klasikaj dancoj (mallongigite KD) redakti

Tiuj ĉi dancoj estas karakterizataj per fermita para tenado. Por kvar estas tipa svingmovo. Sole tango ne estas svingdanco. La sinjoroj surhavas frakojn (eventuale veŝtojn), la damoj longajn vestojn. La plej grandan evoluon ekregistris dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam komencis estiĝadi bazaj priskriboj de la figuroj kaj teknikoj, kiuj estas uzataj ĝis hodiaŭ. La nuntempa klasika stilo markas sin per impetiemo, admiro al beleco, romantikemo kaj senttravivo de muziko kaj movo.

Inter konkursajn klasikajn dancojn apartenas valso, tango, viena valso, sloŭfokso (aŭ sloŭfokstroto) kaj kvikstepo.

Viena valso devenas el Aŭstrio, tango kiel ununura el la klasikaj dancoj devenas el lando ekster Eŭropo, nome el sudamerika Argentino. La ceteraj dancoj, do valso, sloŭfokso kaj kvikstepo, estas klasikaj kaj ili estas el Anglio.

Karakterizoj de la klasikaj dancoj
Valso Tango Viena valso Sloŭfokso Kvikstepo
Takto 3/4 4/8 (2/4) 3/4 4/4 4/4
Tempo [takto/min] 28-30 31-33 58-60 28-30 50-52
Metronomo [bps] 84-90 124-132 174-180 112-120 200-208
Emfazo en takto 1 1, 3 1 1, 3 1, 3

Latinamerikaj dancoj (mallongigite LD) redakti

Iam ankaŭ nomataj mallongigite nur latinaj. La dancoj en tiu ĉi fako estas pli liberaj en la tenado de paroj, en vestado kaj en movo. La latinajn dancojn karakterizas ritma precizeco, temperamento, senseco kaj granda senca ŝtreĉo.

Inter konkursajn latinamerikajn dancojn apartenas sambo, ĉaĉao, rumbo, pasodoblo kaj ĝajvo.

La brazila sambo havas siajn radikojn en Afriko. Kaj rumbo, kaj la plej juna el ĉiuj konkursaj dancoj, ĉaĉao, devenas el Brazilo, malgraŭ tio ke la estiĝo de rumbo estas neklara kaj la nuntempa kuba stilo estis alskribita al tiu ĉi danco nur post klasikigado por la konkurso en Eŭropo. Pasodoblo kiel ununura latinamerika danco ne devenas el Ameriko, sed el Hispanio kaj prenas inspiron el tieaj taŭrobataloj. La nordamerikan ĝajvon influis svingo, bugio kaj rokenrolo, dank' al kiu ĝajvo estas korpe tre pretendema.

Karakterizoj de la latinamerikaj dancoj
Sambo Ĉaĉao Rumbo Pasodoblo Ĝajvo
Takto 2/4 4/4 4/4 2/4 4/4
Tempo [takto/min] 50-52 30-32 25-27 60-62 42-44
Metronomo [bps] 100-104 120-132 100-108 120-124 168-176
Emfazo en la takto 2 1 4 1 2, 4

10 dancoj (mallongigite 10D) redakti

En tiu ĉi fako konkursas la paroj en ĉiuj dancoj kaj de la klasikaj, kaj de la latinamerikaj, kaj ili do estas taksataj el ĉiuj 10 dancoj. En aĝa kategorio Infanoj I oni dancas sole 6 dancojn, en kategorio Infanoj II 8 dancojn.

Eksteraj ligiloj redakti