Dreamcast estas la lasta videoludilo kreita de Sega. Ĝi estis lanĉita la 27an de novembro de 1998 en Japanujo, kaj la 9an de septembro en Usono. Tiel, ĝi estas rigardata kiel la unua videoludilo de la 6a generacio. Dreamcast vendiĝis bone en siaj komencoj, ĝi intencis regajnigi al Sega la merkaton de videoludiloj. Tamen, hodiaŭ ĝi estas minoritata kompare kun aliaj videoludiloj de sia generacio. (oni vendis ĉirkaŭ 10,6 milionojn da aparatoj). Dreamcastoj ne plu estas produktataj ekde januaro de 2001.

Sega Dreamcast
Antaŭita de Sega Saturn
vdr
Dreamcast estas la lasta videoludilo kreita de Sega

Teĥnika priskribo de Sega Dreamcast redakti

  • ĉefprocesoro: 32-bita kun frekvenco 200MHz; 360 MIPS, 1.4 ;
  • ĉefmemoro: 16 MB 64 Bit 100 MHz
  • vidiga sistemo: PowerVR2 CLX2, 7mil poligonoj/sekundo
  • soniga sistemo: Yamaha;
  • diskilo: GD-ROM ;
  • Modemo