Carlos Arias Navarro
Carlos Arias Navarro (Madrido, Hispanio, 11an de decembro de 1908 – samloke, 27an de novembro de 1989), estis unu de la hispanaj politikistoj plej konataj de la periodo de la diktatoreco de la generalo Francisco Franco. Li ricevis la titolojn de Markizo kaj de Grande de España. Dum la Hispana Enlanda Milito li partoprenis en subpremado kaj amasmortigado de opoziciantoj en Malago kie oni parolis pri pli da 4.300 mortoj.[1] Poste li iĝis guberniestro de la Leono (1944), kaj poste en Tenerife kaj Navaro.
Carlos Arias Navarro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbestro de Madrido | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Carlos Arias Navarro | |||||
Naskiĝo | 11-an de decembro 1908 en Madrido | ||||
Morto | 27-an de novembro 1989 (80-jara) en Madrido | ||||
Tombo | Mingorrubio Cemetery [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | hispana [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispanio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Madrido • Komplutensa Universitato de Madrido • Instituto Cardenal Cisneros [#] | ||||
Partio | FET y de las JONS [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato [#] | ||||
Aktiva en | Madrido [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post diversaj postenoj en ekzekutivaj taskoj li estis urbestro de Madrido en la 1960-aj jaroj.
Post la morto pro atenco fare de ETA kontraŭ Luis Carrero Blanco li iĝis Prezidanto de la Registaro de Hispanio dum Francisco Franco ankoraŭ estis la ŝtatestro.
NotojRedakti
- ↑ «Los 4.300 del 'Carnicerito' de Málaga», Público, 29/06/2009